Francisko Patriko
Franjo Petrišević (1529-1597) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Kroata humanisto, filozofo, beletristo, poeto kaj geometro.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-a de aprilo 1529 en Cherso, nuna Kreto, Kroatio | ||||
Morto | 7-a de februaro 1597 en Romo, Italio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • itala • greka vd | ||||
Loĝloko | Kreso • Venecio • Ingolstadt • Ankono • Kipro • Ferrara • Modeno • Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ferrara Universitato de Padovo Universitato La Sapienza de Romo Universitato de Ingolstadt | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo sciencfikcia verkisto komercisto universitata instruisto tradukisto poeto presisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La città felice ❦ Discussiones peripateticae ❦ Nova de universis philosophia ❦ Della historia diece dialoghi ❦ Della poetica ❦ Della nuova geometria ❦ Magia philosophica ❦ Paralleli militari ❦ Della retorica dieci dialoghi ❦ L’amorosa filosofia ❦ Delfino overo del Baccio ❦ Philosophiae de rerum natura vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francesco Patrizi da Cherso aŭ Franciscus Patricius (1529-1597) estis filozofo, humanisto, poeto, beletristo, geometro, helenisto, li estas konata kiel arda defendanto de la platonismo, kaj oponanto de la aristotelismo. Laŭ la historio, lia familio vivis en la regno de Bosnio[1] kaj ili estas devigataj fuĝi pro la falo de la bosnia regno post la otomana invado.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En 1538, li travojaĝis la Mediteraneon kun sia onklo Georgo Patriko[2], kiu estis galerkomandanto en la militoj kontraŭ la Otomana imperio. En 1544, li iris al Venecio, kie li studis gramatikon kun Andrea Fiorentino. Li ricevis protekton de la greko-ortodoksa episkopo de Kipro, kiu kondukis lin al Venecio, kie liaj kapabloj estis tuj agnoskitaj. Li studis ekonomion en Venecio, pli malfrue li translokiĝis por studi en Ingolstadt, sub la patroneco de sia kuzo Matthias Flacius (1520-1575). En 1547, li studis Medicinon kaj Filozofion en la Universitato de Padovo, kie li, dufoje, elektiĝis kiel reprezentanto de la dalmataj studentoj. Bernardino Tomitano (1517-1576), Marco Antonio Passeri (1491-1563), Lazzaro Bonamico (1479-1552) kaj Francesco Robortello (1516-1567) estis liaj tiamaj profesoroj.
En letero datita de la 12-a de januaro 1587 al sia amiko Baccio Valori (m. 1537), li skribis ke Padovo "estis trovinta Ksenofonon grekan kaj latinan, sen ajna gvidado aŭ helpo, li estis sin ĵetinta en la grekan lingvon, kies principojn li estis ricevinta tre malmulte en Ingolstadt, kaj tiom profitis al li, ke en la komenco de novembro, li tiom arde ekstudis la tekstojn de Aristotelo kaj la komentojn pri la Greka Logiko. Li serĉis la helpon de sia profesoro Tomitano, fama pro liaj logikaj konceptoj, sed poste li ne plu daŭrigis, ne sciante kie kaj kiel li sukcesis studi logikon senhelpe.
En la sekvanta jaro li komencis studi filozofion kun iu Alberto el Ĝenovo kaj eĉ kun li ne sukcesis studi sed sole. Celante studi Medicinon, li serĉis iun kuraciston, ĉar plaĉis al li la manieron kiel li traktadis la aferojn, kaj ankaŭ iu Bassiano Lando, kies lernanto li estis. Kaj tamen, aŭdante franciskanan monaĥon paroladi pri la platonaj teorioj, li enamiĝis al la afero, kaj tuj fariĝis lia amiko pro liaj konoj de Platono. Laste, li sin dediĉis al la teologio de Marsilio Ficino (1433-1499), al kiu sin sin donis plej avide. Kaj tiuj estis la konceptoj ĉiam de mi alprenitaj."
Post diplomiĝi, li vivis en malsamaj urboj en Italio, Ankono, Romo, Bolonjo, Ferrara kaj Venecio (1553). Kiam lia patrino mortis, en 1554, li reiris al Cherso, por zorgi pri la heredaj aferoj kaj tie li restis kvar jarojn. Pli malfrue li translokiĝis al Kipro kie li pasis sep jarojn: partoprenis en la milito turko-venecia, surborde de la floto komandita de Andrea Doria (1466-1560). Poste, li aktivis serve de Filippo Mocenigo (1524-1586), Episkopo de Kipro, kiu sendis lin reen al Italio. En Padovo, li fariĝis mentoro de Zaccaria Mocenigo (1553-1573)[3], nevo de Filippo, kie li verkis "Discussioni peripatetiche", kies unua eldono estis publikigita en 1571 kaj dediĉita al sia patrono Zaccaria Mocenigo. Ĉar Kipro estis konkerita de la turkoj, li perdis ĉiujn siajn havaĵojn en la insulo. Li tiam estas devigata vendi siajn manuskriptojn al Filipo la 2-a (1556-1598) el Hispanio kaj petas helpon de siaj amikoj al kiuj li dediĉis sian verkon "Amorosa filosofia".
En Venecio, kune kun Bernardo Tasso (1493-1569), patro de Torquato Tasso (1544-1595), li fondis la Akademion de la Famo kaj verkis "Dialoghi della Historia", en 1560, kaj Dialoghi della Retorica, en 1562.
Inter 1577 kaj 1592 li vivis en Ferrara, kiu estis la centro de la platonismo en Italio, kie li estis nomumita profesoro pri filozofio en la Universitato de Ferrara far la duko de Este, Alfonso la 2-a (1533-1597) filo de Herkulo la 2-a (1508-1559) kaj fariĝas membro de la Accademia della Crusca (1587). Li daŭre publikigas siajn skribaĵojn pri filozofio, beletro, militaj strategioj, optiko, hidraŭliko, kaj botaniko. En 1587 li verkas "Nuova geometria" al kiu li dediĉas al Karlo Emanuelo (1562-1630). Sekve, li estis invitita al Romo de la papo Klemento la 8-a (1535-1605), en 1592, kie li restis kvin jarojn kiel profesoro pri platona filozofio, en la roma "Universitato La Sapienza", tiam konata kiel "Studium Urbis". En Romo li publikigis sian lastan verkon, en 1594, "Paralleli militari". Li fariĝis membro de la Konsilio de Sankta Hieronimo, en la Iliria Kolegio de Sankta Hieronimo[4]. Patriko mortis en Romo kaj sepultiĝis en la Preĝejo de Sankta Onofrio[5], en la sama tombo de sia kolego Torquato Tasso (1544-1595).
Selektita publikaĵaro
[redakti | redakti fonton]- La Città felice, Venezia, Griffio, 1553, in Utopisti e Riformatori sociali del cinquecento, Bologna, 1941.
- L'Eridano. In nuovo verso heroico...Con i sostentamenti del detto verso, Ferrara. Appresso Francesco de Rossi da Valenza 1557
- Le rime di messer Luca Contile...con discussioni e argomenti di M. Francesco Patritio, Venezia. F. Sansovino, 1560
- Della Historia dieci dialoghi, Venetia: Appresso Andrea Arrivabene, 1560
- Della retorica dieci dialoghi... nelli quali si favella dell'arte oratoria con ragioni repugnanti all'opinione, che intorno a quella hebbero gli antichi scrittori (Deset dijaloga o retorici) , Venetia: Appresso Francesco Senese, 1562
- Le imprese illustri con espositioni, et discorsi del sor. Ieromimo Ruscelli. Con la giunta di altre imprese: tutto riordinato et corretto da Franco. Patritio, In Venetia: Appresso Comin da Trino di Monferrato, 1572
- Al molto magico et magnanimo m. Giacomo Ragazzoni. In Giacomo Ragazzoni, Della Mercatura, Venetia, 1573. In Chronica Magni Arueoli Cassiodori senatoris atque Patricii prefatio. Sta in Speisshaimer, Iohan. Ioannis Cuspiani...de Consulibus. Bazelo 1553.
- Artis historiae penus. Octodecim scriptorum tam veterim quam recentiorum monumentis, Basileae, Ex officinia Petri Paterna, 1579
- De historia dialogi X. Con Artis historicae penus, Bazelo, 1579.
- Discussionum Peripateticarum tomi iv, quibus Aristotelicae philosophiae universa Historia atque Dogmata cum Veterum Placitis collata, eleganter et erudite declarantur, Basileae, 1572, 1581
- Parere del s. Francesco Patrici, in difesa di Lodovico Ariosto. All'Illustr. Sig. Giovanni Bardi di Vernio, Ferrara, 1583
- La militia Romana di Polibio, di Tito Linio, e di Dionigi Alicarnaseo, Ferrara, 1583.
- Della poetica...la deca disputata, Ferrara, 1586
- Della nvova geometria di Franc. Patrici libri XV. Ne' quali con mirabile ordine, e con dimostrazioni à marauiglia più facili, e più forti delle usate si vede che la matematiche per uia regia, e più piana che da gli antichi fatto non si è, si possono trattare ... , Ferrara, Vittorio Baldini, 1587
- Difesa di Francesco Patrizi; dalle cento accuse dategli dal signor Iacopo Mazzoni, in Discorso intorno alla Risposta del sig. F. Patrizio, Ferrara, 1587
- Risposta di Francesco Patrizi; a due opposizioni fattegli dal sign. Giacopo Mazzoni in Della difesa della Comedia di Dante, Ferrara, Vitt. Baldini, 1587
- De rerum natura libri ii. priores. Aliter de spacio physico;aliter de spacio mathematico, Ferrara: Victorius Baldinus, 1587
- Zoroaster et eius CCCX oracula Chaldaica, eius opera e tenebris eruta et Latine reddita. Ferrara. Ex Typographia Benedicti Mammarelli, 1591
- Nova de Universis philosophia. (Ad calcem adiecta sunt Zoroastri oracula CCCX ex Platonicis collecta, etc. , Ferrara, 1591, Venezia, 1593
- Magia philosophica hoc est F. Patricij Zoroaster et eius 320 oracula Chaldaica. Asclepii dialogus, et philosophia magna: Hermetis Trismegisti. Iam lat. reddita, Hamburg, 1593
- Paralleli millitari, Roma, 1594
- Apologia ad censuram, 1953
- Mystica Aegyptiorum et Caldaeorum, a Platone voce tradita, 1591
- L'amorosa filosofia, Firenze, 1963
- Della poetica. Edizione critica a cura di D. A. Barbali, Bologna, 1971
- Della retorica. Dieci dialoghi, 1994
- De spacio physico et mathematico, 1996
- The Philosophy of Love, 2003
- Compendiosa Rerum memorandarum Descriptio, 1543, Francesco Patrizi, Didier Érasme
- Elementa theologica et physica, 1583
- Mystica Aegyptiorum et Chaldaeorum, 1591, Aristoteles, Francesco Patrizi
- Francisci Patricii De regno et regis institutione libri novem ..., 1608, Francesco Patrizi, Jean Nicodon
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque Nationale de France
- Post-reformation Digital Library
- Stanford Encyclopedia of Philosophy
- WorldCat Identities
- Historio de la Kroata scienco
- Personensuche
- Enciclopedia Italiana
- Filosofico.net
- Istrianet.org Arkivigite je 2020-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Gnosis and Hermeticism from Antiquity to Modern Times, R. van den Broek, Wouter J. Hanegraaff
- Late Medieval and Early Modern Corpuscular Matter Theories, Christoph Herbert Lüthy, John Emery Murdoch, William Royall Newman
- The Cambridge Companion to Renaissance Philosophy, James Hankins
- Much Ado about Nothing: Theories of Space and Vacuum from the Middle Ages to ..., Edward Grant
- Esotericism and the Academy: Rejected Knowledge in Western Culture, Wouter J. Hanegraaff
- Venice and the Renaissance, Manfredo Tafuri
- Philosophers of the Renaissance, Paul Richard Blum
- Christian Humanism: Essays in Honour of Arjo Vanderjagt, A. Alasdair A. MacDonald, Zweder R. W. M. von Martels, Jan Riepke Veenstra
- Editoria Italiana Online, Nicolai Rubinstein
- A Global Encyclopedia of Historical Writing, Volume 2, D.R. Woolf
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Regno de Bosnio
- ↑ Georgius Patricius aŭ Giovanni Giorgio Patrizi
- ↑ GeneAll.
- ↑ Iliria Kolegio de Sankta Hieronimo estas katolika kolegio kies fondo retroiras al la tago 21-a de marto 1453, kiam la papo Nikolao la 5-a perletere "Piis fidelium votis", donacis la Preĝejon de Sankta Marina al komunumo da kroata sacerdotoj, en Borgo San Pietro, em Romo.
- ↑ Preĝejo de Sankta Onofrio, Romo.
- Viroj
- Naskiĝintoj en 1529
- Naskiĝintoj la 25-an de aprilo
- Mortintoj en 1597
- Mortintoj la 6-an de februaro
- Novplatonistoj
- Kroataj filozofoj
- Kroataj humanistoj
- Kroataj latinistoj
- Kroataj poetoj
- Kroataj helenistoj
- Kroataj teologoj
- Kroataj romkatolikaj pastroj
- Kroataj meteologoj
- Italaj filozofoj
- Italaj romkatolikaj teologoj
- Romkatolikaj pastroj en Italio
- Homoj de la Itala Renesanco
- Filozofoj de la 16-a jarcento