Ferenc Holló
Ferenc Holló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1923 en Jászberény |
Morto | 4-an de decembro 1997 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | János Holló |
Okupo | |
Okupo | parazitologo bestokuracisto ĉefredaktisto universitata instruisto |
Ferenc Holló, laŭ hungarlingve kutima nomordo Holló Ferenc estis hungara parazitologo, redaktoro, titulara altlerneja instruisto. Lia frato estis János Holló.
Ferenc Holló[1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1923 en Jászberény, li mortis la 4-an de decembro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Holló maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1941, poste li studis en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József. Li estis ankaŭ trudlaboristo, fine li estis deportita al Fertőrákos, Mauthausen kaj Gunskirchen. Li akiris bestokuracistan diplomon en la fakultato en 1947, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis bestokuracisto en la ĉefurba buĉejo, pli poste li havis diversajn postenojn. Plej longe li estis en instituta laboratorio inter 1952 kaj 1960 kaj en altlerneja laboratorio (1960–1964). En 1988 li ricevis la titolon titulara profesoro en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. Li redaktis la veterinaran gazeton (1949–1961), poste ĝismorte li estis ĉefredaktoro. Li kandidatiĝis en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1968-1994. Li edziĝis en 1947, lia edzino naskis filon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Linguatula-lárvák és az általuk előidézett gócok előfordulása szarvasmarha bélfodri nyirokcsomóiban (disertaĵo, 1949)
- Részletes járványtan állategészségügyi technikumok számára (mezlerneja lernolibro, 1950)
- Adatok a juhok gócos tüdőférgességének hazai elterjedtségéhez (1955)
- Állatorvosi parazitológiai diagnosztika (kunaŭtoro, 1957, 3-a eldono: 1972, germane: 1964, hispane: 1965)
- Kísérletes vizsgálatok a sertés metastrongylosisáról (disertaĵo, 1964)
- Diagnosztikai és terápiás kérdések belső és élősködőkkel kapcsolatban, szarvasmarha-állományokban (kunaŭtoro, 1977)
- A hazai állatorvosi parazitológia és a parazitózisok elleni védekezés időszerű kérdései (1984)
- Preklinikai teszt a prionbetegségek diagnosztikájához (1996).