[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Federação Portuguesa de Futebol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Federacio Portugala de Futbalo
Federação Portuguesa de Futebol
federacio de futbalo
National Sports governing body (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 31-a de marto 1914 vd
Geografia situo 38° 43′ 16″ N, 9° 9′ 11″ U (mapo)38.721111111111-9.1530555555556Koordinatoj: 38° 43′ 16″ N, 9° 9′ 11″ U (mapo)
Lando(j) Portugalio vd
Sidejo Lisbono
 Portugalio
Federação Portuguesa de Futebol (Lisbono)
Federação Portuguesa de Futebol (Lisbono)
DEC
Map
Federacio Portugala de Futbalo
Tipo sporto (futbalo)
Estr(ar)o Fernando Gomes
Lingvoj

portugala

Posedatoj Portugala nacia teamo de futbalo
Portugal national beach soccer team (en) Traduki
portugala nacia futbala teamo de viraj sub-17-jaruloj
Portugal Olympic football team (en) Traduki
portugala nacia futbala teamo de viraj sub-20-jaruloj
Estádio Nacional (en) Traduki
vira sub-21-jarula futbala teamo de Portugalio
virina nacia futbala teamo de Portugalio
vira sub-19-jarula futbala teamo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo http://www.fpf.pt
vdr

La Federacio Portugala de Futbalo, portugale Federação Portuguesa de Futebol, estas la portugala tegmenta asocio pri futbalo. Ĝi membriĝis en la internacia federacio FIFA en 1923 kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Laŭ la stato de majo 2011 la federacio reprezentas 2 226 lokajn klubojn. Konataj teamoj de la federacio estas la naciaj teamoj de futbalo vira kaj virina, naciaj teamoj de sub-21-jaruloj vira kaj virina, kaj pliaj naciaj viraj/knabaj teamoj de sub-20-jaruloj, sub-19-jaruloj, sub-18-jaruloj, sub-17-jaruloj kaj sub-15-jaruloj.

En 2004 la federacio organizis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon.

Konkursoj

[redakti | redakti fonton]

Nome de la federacio organiziĝas vira konkurso pri nacia pokalo de futbalo, kaj vira ĉampionado de neprofesiulaj ligoj. La vira ĉampionado de profesiulaj ligoj organiziĝas kune kun la "Ligo Porgulala de Futbalo Profesia", portugale Liga Portuguesa de Futebol Profissional. Krome la federacio estas la oficiala organizanto de nacia konkurso pri futsalo (subtegmenta futbalo), de virina kaj junulaj futbalaj konkursoj.

Regionaj asocioj

[redakti | redakti fonton]

La sekvaj regionaj asocioj, kies disdivido esence sekvas la administran dividon de Portugalio en distriktoj, estas membroj de la federacio:

  • Associação Futebol Algarve
  • Associação Futebol Angra do Heroísmo
  • Associação Futebol Aveiro
  • Associação Futebol Beja
  • Associação Futebol Braga
  • Associação Futebol Bragança
  • Associação Futebol Castelo Branco
  • Associação Futebol Coimbra
  • Associação Futebol Évora
  • Associação Futebol da Guarda
  • Associação Futebol Horta
  • Associação Futebol Leiria
  • Associação Futebol Lisboa
  • Associação Futebol Madeira
  • Associação Futebol Ponta Delgada
  • Associação Futebol Portalegre
  • Associação Futebol Porto
  • Associação Futebol Santarém
  • Associação Futebol Viana do Castelo
  • Associação Futebol Vila Real
  • Associação Futebol Viseu

Pliaj membroj

[redakti | redakti fonton]
  • Liga Portuguesa de Futebol Profissional - ligo portugala de futbalo profesia
  • Sindicato dos Jogadores Profissionais de Futebol - sindikato de profesiaj futbalistoj
  • Associação Nacional de Treinadores de Futebol - asocio nacia de futbaltrejnistoj
  • Associação Portuguesa de Árbitros de Futebol - asocio portugala de futbalarbitraciuloj
  • Associação Nacional de Dirigentes de Futebol - asocio nacia de futbalmanaĝeroj
  • AMEF – Associação Nacional dos Médicos de Futebol - asocio nacia de futbalmedicinistoj
  • Associação Nacional de Enfermeiros Desportivos e Massagistas de Futebol - asocio nacia de futbalaj flegistoj kaj masaĝistoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]