[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Fahy JU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo JU en Fahy JU staras por la svisa Kantono Ĵuraso. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Fahy.

Fahy
Blazono de Fahy
Fahy
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 25′ 10″ N 6° 57′ 5″ O / 47.41944 °N, 6.95139 °O / 47.41944; 6.95139 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 10″ N 6° 57′ 5″ O / 47.41944 °N, 6.95139 °O / 47.41944; 6.95139 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 361
Areo 7,78 km²
Alteco 567 m super marnivelo
Poŝtkodo 2916
Komunumkodo 6789
Mapo de Fahy
vdr

Fahy estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 361 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Fahy situas en okcidento de la regiono Ajoie sur altebenaĵo de la Tavola Ĵuraso sur averaĝa alteco de 567 m s.m. La komunumo troviĝas ĉe la franca landlimo en distanco de proksimume 7 kilometroj okcidente de la distriktĉefkomunumo Porrentruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,78 km², de kiuj proksimume kvarono, nome 26%, estas kovrita de arbaro, 57% servas por agrikulturo kaj 9% por setlado. 8% de la teritorio estis antaŭe dezerta kaj nun estas parto de la armilejo Bure de la Svisa Armeo.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fahy limas en nordo al Croix (Francio), en nordoriento al Bure, en sudoriento al Haute-Ajoie, en sudo al Rocourt, en sudokcidento al Grandfontaine, kaj en okcidento al Abbévillers (Francio).

Fahy situas ĉe ĉefvojo de Porrentruy al Montbéliard en Francio. La plej proksima alveturejo al la sivsa aŭtovojo A16 situas 5 kilometrojn oriente en Courtedoux. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Porrentruy.

La unua dokumenta mencio de Fahy datiĝas el la jaro 1177 kiel Fahyl. Dum mezepoko Fahy apartenis al Burgonjo, sed la Princepiskopejo Bazelo jam frue postulis la regadon pri la teritorio. Pro tiuj kvereloj Fahy dum la Burgonjaj Militoj en 1474 kaj en 1475 estis dufoje preskaŭ komplete detruita kaj finfine fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo. Ekde la 16-a jarcento Fahy apartenis al la majorejo Bure de la voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Fahy apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Fahy apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Aliaj lokoj kun la nomo Fahy

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]