Fällanden
Fällanden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Uster |
Koordinatoj | 47° 22′ 19″ N 8° 38′ 24″ O / 47.37194 °N, 8.64000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 19″ N 8° 38′ 24″ O / 47.37194 °N, 8.64000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8117 |
Areo | 6,41 km² |
Alteco | 491 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8117 |
Komunumkodo | 0193 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Fällanden estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 8117 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Fällanden situas norde de la lago Greifensee je la piedo de Adlisberg kaj la elfluo de la rivero Glatt el la lago.
Al la komunumo Fällanden apartenas krom Fällanden mem la municipoj Pfaffhausen kaj Benglen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La najbaraj komunumoj de Fällanden estas en okcidento la urbo Zuriko, en sudo Maur, en oriento Schwerzenbach kaj en nordo Maur.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]De Fällanden oni povas per aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio atingi Zurikon-Wittikon, Schwerzenbach, Dübendorf kaj Zuriko-Stettbach.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Fällanden havas nur modestan propran industrion kaj agrikulturon. La plej multaj loĝantoj de la komunumo laboras en Zuriko aŭ en la industria regiono de la Glattvalo. Fällanden estas tipa loĝkomunumo, en kiu diversaj ĝeneral-entreprenoj konstruis satelitajn loĝkvartalojn por homoj, kiuj laboras en Zuriko kaj deziris kun siaj familioj loĝi ekster la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Fällanden datiĝas el la jaro 820 post Kristo kiel Fenichlanda. Dum mezepoko granda parto de la bienoj en Fällanden apartenis al la Granda Monaĥejo kaj la Virina Monaĥejo en Zuriko. La voktorajtoj ĝis 1402 apartenis al la Grafoj de Rapperswil, tiam ili falis al la voktejo Greifensee. Okaze de la Helveta Revolucio en 1798 Fällanden fariĝis parto de la distrikto Uster.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|