[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Esquerra Republicana de Catalunya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esquerra Republicana de Catalunya
emblemo
politika partio en Katalunio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 19-a de marto 1931 vd
Antaŭe Acció Catalana • Catalan Republican Party • Estat Català vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Ideologio

demokrata socialismorespublikismo • katalunia sendependeco • eŭropismo • feminismonaturprotektismo

Moto La suma del nou país, la força del canvi
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Marta Rovira i Vergés (en) Traduki (2011–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Respublika Maldekstro de Katalunio
Esquerra Republicana de Catalunya
Emblemo de Respublika Maldekstro de Katalunio
politika partio en Katalunio
Lando Katalunio
Estro Oriol Junqueras
Fondiĝo 1931
Lingvo(j) Kataluna
Ideologio Kataluna naciismo, republicanismo, kataluna sendependentismo, socialismo kaj katalunismo
Retejo www.esquerra.cat
vdr

La Respublika Maldekstro de Katalunio, katalune: Esquerra Republicana de Catalunya, estas maldekstra sendependendisma partio en Hispanio kampanjanta por la sendependeco de Katalunio. Ĝi ankaŭ estas ĉefsponsoro de la sendependecmovado de Francio kaj Hispanio en la teritorioj konataj inter la katalunaj naciistoj kiel Kataluna Landaro .

Ĝiaj bazaj politikaj principoj estas difinitaj en la Deklaro de Ideologio aprobitaj dum la 19-a Nacia kongreso en 1993. Tio estas organizita en la tri areoj kiuj donas al la organizo sian nomon: Esquerra (Maldekstro), Repúblicana (engaĝiĝo en la ŝtatoformo de respubliko kontraŭ la nuna konstitucia monarkio de Hispanio) kaj Catalunya (kiu konsistas el la tielnomitaj "Kataluna Landaro").

Esquerra Republicana de Catalunya havas nuntempe 21 sidlokojn (tria plej granda grupo laŭ sidlokoj) en la Kataluna Parlamento kaj 1 sidloko en la Baleara Parlamento. Ĝi estas unu el la tri koalicimembroj de la nuna triparta maldekstrema kataluna registaro. Ĝi estis nelonge forpelita de tiu koalicio en majo 2006 pro la multaj streĉitecoj kun la PSC-PSOE (Partio de socialistoj de Katalunio).

El la "kataluna landaro", ĝi havas tri sidlokojn (kvina plej granda grupo laŭ sidlokoj) en laHispana Parlamento kaj unu sidloko en la Eŭropa Parlamento.