[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ernest Orlando Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ernest Lawrence)
Ernest Orlando Lawrence
Nobel-premiito
Persona informo
Ernest Orlando Lawrence
Naskonomo Ernest Orlando Lawrence
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1901 (1901-08-08)
en Canton
Morto 27-an de aŭgusto 1958 (1958-08-27) (57-jaraĝa)
en Palo Alto, Kalifornio,  Usono
Tombo Chapel of Memories Columbarium and Mausoleum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko BerkeleyUsono vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Yale
Universitato de Sud-Dakoto
St. Olaf College (en) Traduki
Universitato de Minesoto
Universitato de Ĉikago
Augustana Academy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ernest Orlando Lawrence
Familio
Gefratoj John H. Lawrence (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary K. Blumer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
nuklea fizikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto William Francis Gray Swann vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernest Orlando LAWRENCE (8-an de aŭgusto 1901, Canton, Sud-Dakoto, Usono27-an de aŭgusto 1958, Palo Alto, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1939 pro malkovro de la ciklotrono.

Ernest Orlando Lawrence

Lawrence atingis doktoran rangon en 1925 (Ph. D.) en Universitato de Yale kaj tie laboris kiel fizika adjunkto en 1927–28. Poste li laboris en la Kalifornia Universitato en Berkeley kiel adjunkto, ekde 1930 kiel universitata instruisto.

La principon de la ciklotrono, li elpensis en 1929, ĝin konstruis lia instruisto M. Stanley Livingston. La ciklotrono akceligis protonojn je energio de 13.000 elektronvolto (eV). Lawrence decidis tiam konstrui duan ciklotronon, kiu akcelis je 1.200.000 eV. Tiu energio jam sufiĉis por nukleaj transformiĝoj. Lawrence en 1936 establis radian laboratorion en Berkeley por daŭrigi la eksperimentojn.

Oni sukcesis krei la unuan nenaturan kemian elementon teknecion per ciklotrono de Lawrence.

Lawrence produktis per la ciklotrono – por medicina celo – radioaktivan fosforon kaj aliajn izotopojn interalie radioaktivan jodon, per kiu oni unuafoje traktis la tiroidan trokreskon. Li enkondukis eĉ uzon de neŭtronfaskoj en traktado de la kancero.

Dum la dua mondmilito, li laboris en la Manhattan-plano pri elektromagneta riĉigo de la uranio. Lawrence ankaŭ patentigis kolorekranan bildotubon.

Li ricevis en 1957 Fermi-premion.

Oni nomumis estime je li la laboratorion Lawrence Berkeley; la Tutlandan Esplorinstituton Lawrence Livermore en Kalifornio kaj la 103-an kemian elementon, la laŭrencion.