Erzsébet Török (kantistino)
Erzsébet Török | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1912 en Kluĵo |
Morto | 1-an de decembro 1973 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-2-39/40 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Patrino | Margit Csernyánszky |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro |
TÖRÖK Erzsébet (teoreok) aŭ pli ofte Erzsi estis hungara kantistino, merit- kaj eminenta artisto, Kossuth-premiito naskiĝinta en Kolozsvár la 15-an de novembro 1912 kaj mortinta en Budapest 1-an de decembro 1973. Ŝi estis la filino de operkantistino Margit Csernyánszky.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Török post fino de aktorinstruada lernejo de TutLanda Aktorunuiĝo ludis dramajn rolojn en Kolozsvári Nemzeti Színház. Ŝi preparis sin kanzonkantistino. Kanton studis ĉe Hugó Kelen, kiu direktis ŝian atenton al kantojn de Bartók, Kodály kaj al popolkantojn. Ŝi ricevis stimulon ankaŭ de arto de Mária Basilides. Ŝia patrino kunportis en 1933 siajn du filojn kaj filinon en Budapeŝton, sed ŝi translokiĝis definitive tien nur en 1955. Ekde la fino de la tridekaj jaroj ŝi jam estis elstara konata enterpretisto de popolkant-ellaboraĵoj. Ŝi havis apartan sukceson per interpreto de popolbaladoj. Ŝi kantis ankaŭ en aranĝoj de Független Színpad. Ekde 1941 regule kantis en programoj de Hungara Radio kaj de 1950 fariĝis solistino de Landa Filharmonio. En siaj lastaj programoj ŝi interpretis ankaŭ la malnovajn religiajn kantojn (Hegyet hágék, lőtöt lépék). Lastfoje kantis la 22-an de oktobro 1972 Kodály-komponaĵojn en ĉambreto de Hungara Muzikakademio.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gedényi Zsuzsanna: "Csillagom, révészem" Török Erzsi tükre (Spegulo de T. E.). 1997.