Elizeo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Elizeaj Kampoj |
Laŭ la greko-romia mitologio, Elizeo aŭ Elizeaj kampoj estis la loĝejo de la animoj preskaŭ senkrimaj aŭ plenvirtaj kaj de la herooj. Estis paca kaj bela regiono, plena je herbejoj, boskoj, sunlumo, kaj freŝa aero. Elizeo estis, laŭ Homero, lokitaj ĉe la okcidenta rando de la Tero apud la riverego de Oceano.[1] En la tempo de la greka poeto Heziodo, Elizeo ankaŭ estus konata kiel la "Fortunaj insuloj" aŭ la "Benitaj Insuloj", situantaj en la okcidenta Oceano ĉe la fino de la Tero.
Ankaŭ ĝi estis la pli supera regiono de Hadeso kie al animoj povis resti longtempe aŭ reveni al la Tero pere de nova reenkarniĝo. Laŭ greka mitologio, la Fortunaj insuloj estis rezervitaj al tiuj, kiuj elektis esti reenkarniĝaj tri fojojn, kaj sukcesis esti juĝataj kiel speciale sufiĉe puraj por iri al en la Elizeaj kampoj ĉiujn tri fojojn.[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peck, Harry Thurston. (1897) Harper's Dictionary of Classical Literature and Antiquities, Volume 1. Nov-Jorko: Harper, p. 588, 589.
- ↑ Pindaro, Olimpiaj odoj 2. 57 ff