El Castellar
El Castellar | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44409 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 22′ N, 0° 49′ U (mapo)40.365277777778-0.81722222222223Koordinatoj: 40° 22′ N, 0° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 275 m [+] | ||
Areo | 50,332562 km² ( 503 3.2 562 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Castellar [+] | |||
El Castellar [elkasteLJAR] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos. La loknomo El Castellar kompreneblas kiel "La kastelejo", alude al mezepoka kastelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 40 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj mezvoje inter Teruelo kaj La Puebla de Valverde ŝoseo komunikas oriente kun Formiche Alto, kaj poste al El Castellar, Cabra de Mora kaj Mora de Rubielos, la komarka ĉefurbo. Alia itinero el Teruelo estas la A-226 tra Corbalán al Cedrillas kaj poste suden al El Castellar.
La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro Camarena kaj ĉe la urba teritorio fluas la rivero Mijares. La loĝloko staras je 1275 m super marnivelo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko estis kastelo pro strategia situacio sur monteto inter torentoj. La loĝloko estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1200, post la konkero el islamanoj de Teruelo en 1170. Estas multa mezepoka kaj moderna dokumentaro kiu informas pri la loko kaj ties ekonomio, nome agrikulturo, forstado kaj industrio de lano (17-a kaj 18-a jarcentoj).
El Castellar formis parton de la "sesma" (municiparo) de Rubielos de Mora, poste de la Vereda de Montalbán, poste dependis de Teruelo kaj fine, en 1834 iĝis municipo sendependa. En ĝia teritorio 27 loĝataj kampardomoj. Dum la Hispana Enlanda Milito de 1936-1939 El Castellar estis en respublika zono de aŭgusto 1936 ĝis majo 1938. Inter 1950 kaj 1970 oni suferis konsiderindan procezon de elmigradon kiu pasigis el 400 loĝantoj ĝis 120. La plej parto de la lokanoj elmigris al Barcelono kaj ĉirkaŭe kaj duarange al Valencio kaj Kasteljono.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en El Castellar oni malaltiĝis ĝis nunaj 56 loĝantoj.
Vidindaĵoj estas kastelo de la 12-a jarcento rehabilitita en 1970-aj jaroj, baroka preĝejo de Sankta Mikaelo (18-a jarcento), urbodomo de fino de la 16-a jarcento, ermitejoj de la 17-a jarcento, naturaj lokoj ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
- Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.