Eglanterio
Aspekto
Eglanterio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta eglanterio
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rosa eglanteria, Rosa rubiginosa L. 1771 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La eglanterio (Rosa eglanteria aŭ Rosa rubiginosa) estas rozo. La specio floras de junio ĝis aŭgusto. La floroj estas rozeruĝaj kun blanka centro. Speciale estas ke la planto je la suba flanko de la folietoj havas glandojn kiuj, post frotado, odoras je pomoj. La eglanterio havas hokforme kurbiĝintajn pikilojn sur la tigoj.
Disvastigejo
[redakti | redakti fonton]La natura regiono de disvastiĝo okupas grandajn partojn de Eŭropo kaj Okcident-Azio; en multaj areoj de la mondo ĝi estas neofito. Kelkaj specioj estas uzataj kiel ornamplantoj.