Edward Lear
Aspekto
Edward Lear | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Edward Lear | ||
Naskiĝo | 12-an de majo 1812 en Highgate | |
Morto | 29-an de januaro 1888 (75-jaraĝa) en Sanremo | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto romanisto ornitologo komikisto pentristo poeto ilustristo humuristo vd | |
Laborkampo | Porjunula literaturo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | The Book of Nonsense vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La angla pentristo, ilustristo kaj verkisto Edward LEAR [lir] naskiĝis la 12-an de majo 1812 en Londono kaj mortis la 29-an de januaro 1888 en San Remo, Italio.
Liaj unuaj publikaĵoj estis pentraĵoj pri birdoj kaj ilustritaj vojaĝraportoj. Famon li tamen gajnis pro sia sensenca poezio. Sian unuan tiuspecan verkon A book of nonsense li origine kreis por la nepoj de sia dunganto. Ĝi estis riĉe ilustrita kaj entenis la plej ŝatatajn lirikaĵojn de Lear: limerikojn. Pluraj samspecaj verkoj sekvis, sed krom amuzon ili ankaŭ respegulis iusencan melankolion rezultantan el la depresioj je kiuj la aŭtoro suferis.
Famaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Illustrations of the Family of the Psittacidae, or Parrots (1832)
- Illustrated excursions in Italy (1846)
- A book of nonsense (1846)
- Nonsense Songs, Stories, Botany and Alphabets (1871)
- More Nonsense, Pictures, Rhymes, Botany, etc. (1872)
- Laughable lyrics (1877)
En esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La Strig' kaj la Kato—Trad. Pejno Simono.[1]
- La Dongo, kies nazo lumemas. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 207.
- La jumblioj. Lear, Edward (1812-1888). Trad. George Rust (?). , Trovloko: Skolta Mondo, 2, p. 206.