[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Eduard Quartier-la-Tente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Quartier-la-Tente
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1855 (1855-12-17)
en Havano
Morto 19-an de januaro 1925 (1925-01-19) (69-jaraĝa)
en Ĝenevo
Lingvoj francaEsperanto vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard QUARTIER-la-TENTE (naskiĝis en 1855 en Havano, mortis en 1925 en Ĝenevo) estis svisa politikisto kaj esperantisto. Komence li estis pastro en Fleurier, poste ŝtata konsilanto kaj profesoro de teologio. Li gvidis dum 27 jaroj la departementon pri edukado en sia kantono kaj faris el la akademio de Neuchatel universitaton.

Ekde 1885 Quartier-la-Tente estis framasono kaj inter 1900 kaj 1905 la 12-a grandmajstro de la grandloĝio Alpina.

Quartier-la-Tente estis ekde 1905 la gvidanto de la tutmonda oficejo de framasonismo "Freimaurerische Weltgeschäftsstelle" kaj de 1907 franclingva redaktoro de Alpina. De 1921 ĝis sia morto li estis grandkancliero de A.M.I., (Association Maconnique Internationale) en Ĝenevo.

Quartier-la-Tente subtenis Esperanton kiel komuna lingvo de framasonismo. Estis rilato kun Universala Framasona Ligo, kiu uzis la bultenon, eldonita de "Freimaurerische Weltgeschaeftsstelle" kiel oficiala komunikilo.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Le Bureau international de relations mag. pendant les 18 premieres années de son existente. Son histoire, son but, ses difficultés, son activité, son avenir. 1902-1920. Par Ed. Quartier - la - Tente. Berne 1920: Büchler & Cie. 52 S. 8°
  • De mapnnieke Geest door Ed. Quartier-la-Tente, vertaald door H. J. D. Kellevink. [Amsterdam:] Ma,onniek Weekblad 1911. 22 S. 8°.