Endre Dudich (zoologo)
Aspekto
Endre Dudich | |
---|---|
Endre Dudich dum laboro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1895 en Tekovské Lužany |
Morto | 5-an de februaro 1971 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-36 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1920) Scienca Universitato de Szeged - doktoreco (–1922) |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Vendl |
Infano | Endre Dudich |
Parencoj | Aladár Vendl (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | zoologo hidrologo entomologo biologo universitata instruisto speleologo |
Endre DUDICH [dudiĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dudich Endre estis hungara zoologo, biologo, hidrologo, entomologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio. Lia filo estis Endre Dudich.
Endre Dudich naskiĝis la 20-an de marto 1895 en Hungario, en Nagysalló (nuntempa Tekovské Lužany en Slovakio). Li mortis la 5-an de februaro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Endre Dudich frekventis universitaton en Budapeŝto, sed li pli frue batalis en la 1-a mondmilito. En 1922 li doktoriĝis en Szeged kie li eklaboris en la universitato en 1925. Li fondis societon pri kavernistoj en 1926, instituton zoologian en Budapeŝto en 1934, kie li ĝismorte laboris. Li okupiĝis precipe pri skaraboj kaj kavernoj. Li ricevis premion Kossuth en 1957.