Distrikto Kőszeg
Distrikto Kőszeg | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Vas | ||
Ĉefurbo | Kőszeg | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)47.36666666666716.55Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 286,45 km² (28 645 ha) [+] | ||
Areo | 286,45 km² (28 645 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 24 909 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 86,96 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Kőszeg | |||
La Distrikto Kőszeg [kOseg] (hungare Kőszegi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas laŭ Aŭstrio rande sur montoj, kiuj malaltiĝas al ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la departemento (en la okcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Kőszeg, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj, la ceteraj 18 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 286,45 km², kie loĝas 25 473 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, vitoj, tritikoj) kaj bestobredadoj. Menciindas la fremdultrafiko, krome multaj laboras en Aŭstrio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1954, sed post Traktato de Trianon pli ol duono de la distrikto aldoniĝis al Aŭstrio, baldaŭe la restinta parto aldoniĝis al Distrikto Szombathely. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
[redakti | redakti fonton]- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kőszeg, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bozsok kaj Velem
- aliaj urboj:
- Bük, kiu administras ankaŭ vilaĝon Iklanberény
- Csepreg, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Lócs, Tormásliget kaj Tömörd
- vilaĝoj:
- Horvátzsidány, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kiszsidány, Ólmod kaj Peresznye
- Lukácsháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Cák, Gyöngyösfalu, Kőszegdoroszló, Kőszegpaty, Kőszegszerdahely, Nemescsó kaj Pusztacsó
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio