Dialogo inter Pastro kaj Mortanto
Dialogue entre un prêtre et un moribond | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Markizo de Sade |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1926 |
Dialogo inter Pastro kaj Mortanto (originale france Dialogue entre un prêtre et un moribond) estas mallonga eseo en formo de dialogo verkita en malliberejo de Donatien Alphonse François de Sade ĉe la Kastelo de Vincennes en 1782, la malfrua periodo de la klerismo.
En tiu ĉi filozofia dialogo, de Sade asertas sian liberecon kaj ateismon per la figuro de la mortanto kiu rifuzas pentofaradon. Ĉi-lasta estas ateisto kaj kontraŭdiras la pastron kiu provas konvinki lin ke li devas konfesi la neceson de la ekzisto de Dio. La mortanto insistas pri la neebleco racie pruvi la ekziston de Dio.
La fino de la dialogo montras la retorikan venkon de la mortanto super la kleriko kiu mortas en la brakoj de virinoj.
La mortanto pensas racie kaj materiisme. Li kontraŭdiras obskurantismon kaj kritikas la kredindecon de mirakloj kaj la ĝustecon kaj objektivecon de historie transdonitaj religiaj skribaĵoj. Tamen, kontraste al la pli postaj skribaĵoj de de Sade, en kiuj la libertinoj rekomendas senbridan egoismon, sadismon, kaj amoralismon, la mortanto rekomendas la Oran Regulon kiel principo de moraleco .
La verko unue estis publikigita en Francio en 1926 fare de Stendhal et Cie .
Reĝisoro Luis Buñuel deklaris ke sceno en Nazarín (1959), en kiu pastro parolas al mortanto, estis inspirita de la teksto de de Sade kaj omaĝis al li.