[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Dandong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dandong
departemento-ranga urbo
limurbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Statuso Urbo
Lando Ĉinio
Ŝtato Ĉinio
Provinco Ljaŭningo
Poŝtkodo 118 000
Aŭtokodo 辽F
Telefonkodo 415
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 865 576
Loĝdenso 160 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 40°07′00″N 124°23′00″O  /  40.116667°N, 124.383333°O / 40.116667; 124.383333 (Dandong) (mapo) Koordinatoj: 40°07′00″N 124°23′00″O  /  40.116667°N, 124.383333°O / 40.116667; 124.383333 (Dandong) (mapo)
Alto 2 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 15 030 km² (1 503 000 ha)
Horzono UTC + 8
Dandong (Ĉinio)
Dandong (Ĉinio)
DEC
Situo de Dandong

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dandong [+]
vdr

DandongDandun, ĉine 丹東市 / 丹东市 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉina Popola Respubliko en la provinco Ljaŭningo / Liaoning. La municipo administras ankaŭ la proksimajn urbetojn kaj distriktojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Skulptaĵo en Dandong

Dandong etendiĝas en orientnorda parto de la lando laŭ rivero Jalu, kiu estas ankaŭ landlimo de Nord-Koreio kaj oriente de la Liaodonga Duoninsulo. Ankaŭ la Flava Maro estas proksime.

Monaĥejo en Dandong

Dandong menciiĝis en 1876. Ĝi estis okupita fare de Japanio en 1894. Dum la Manĉukuo epoko ĝi estis provinca ĉefurbo. Ekde 1907 la haveno estis tre grava. Dum la socialismo la urbo evoluis aŭ malevoluis laŭ la najbara politiko pri Nord-Koreio.

Dandong situas en la kontinenta klimato. Jare pluvas po 926 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La plej varma monato estas aŭgusto, sed pro la proksima maro la temperaturo ne atingas 30 °C. La vintro komenciĝas en novembro kaj daŭras ĝis marto. Tiam estas frostoj.

Pontoj en Dandong

Trajnoj el Dandong atingas eĉ Pekinon, Moskvon kaj Pjongjangon. La enlanda flughaveno estas proksime. La haveno fondiĝis en 1907

En la urbo funkcias la Orienta Liaoning-Universitato kun la Esperanto-fako.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
Granda Ĉina Muro en Dandong
La Muzeo pri Korea milito
Larĝa panoramo de Dandong

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]