David H. Levy
David H. Levy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | David Howard Levy | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1948 (76-jaraĝa) en Montrealo, Kanado | |
Lingvoj | angla vd | |
Loĝloko | Vail vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Acadia University (en) mezlernejo Westmount Hebrea Universitato de Jerusalemo Reĝina Universitato ĉe Kingston Roslyn Elementary School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo vd | |
Laborkampo | Astronomio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David H. Levy (naskiĝis la 22-an de majo 1948, en Montrealo) estas kanada astronomo kaj scienca verkisto, ĉefe konata kiel kun-malkovrinto de la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu, disrompita en pluraj eroj, alfrapis Jupiteron inter la 16-a kaj la 22-a de julio 1992.
Vivo
[redakti | redakti fonton]David H. Levy naskiĝis en Montrealo, provinco Kebekio kaj, tre juna, interesiĝis pri astronomio. Li tamen lernis pri anglalingva literaturo. Li ricevis licencion de la Universitato Acadia de Wolfville en 1972 kaj magistron de la Reĝina Universitato de Kingston (Ontario) en 1979.
Ano de la Reĝa astronomia socio de Kanado, li estis preskaŭ elpuŝita de tie pro malakordo kun anoj de ties direktoraro en 1967. Pli malfrue, Levy komencis korespondi kun Isabel Williamson, kiu estis plej responsa pri lia preskaŭ eksigo, kaj iliaj rilatoj gvidis al vizitoj, prezento de ŝi al al la "Premio de Nacia Servo" kaj nomigo de la "Observatorio Isabel K. Williamson" en ŝia honoro[1].
De la komenco de la 1990-aj jaroj, li aktive observis la kometojn kaj malkovris 22 el ili, jen sole, jen kun la geedzoj Eugene M. kaj Carolyn S. Shoemaker. Li kunmalkovris 41 asteroidojn kun la geedzoj Shoemaker, Henry E. Holt, T. Glinos kaj W. Levy. Du rimarkindaj malkovroj estas la kometo Shoemaker-Levy 9, kiu alfrapis Jupiteron en 1992, kaj la marsa troja asteroido 5261 Eureka.
David H. Levy verkis 34 libroj, plejparte pri astronomia temo, kiel The Quest for Comets (La serĉo de Kometoj) ; la biografio de Clyde Tombaugh aŭ "Shoemaker by Levy" omaĝo al Eugene M. Shoemaker. Li verkis artikolojn en Sky & Telescope, Parade, Sky News kaj Astronomy.
La 28-a de februaro 2010, li ricevis doktorecon de filozofio de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kun disertaĵo : "The Sky in Early Modern English Literature - A Study of Allusions to Celestial Events in Elizabethan and Jacobean Writing, 1572-1620"[2] (La ĉielo en la frua moderna angla literaturo - Studo pri aludoj al ĉielaj eventoj en la Elizabetaj kaj Jakobeaj verkoj, 1572 -1620)
Li nune vivas en Vail, (Arizono, Usono). Li kaj lia edzino partoprenis al serio da paroladoj ĉe interreto pri astronomio ; tiu serio finiĝis la 3-an de februaro 2011 ; arĥivoj[3] estas konsulteblaj.
Li partoprenis al la koncepto de teleskopo kiu ricevis la nomon "David H. Levy Comet Hunter"[4] (Kometa Ĉasilo David H. Levy).
Malkovraĵoj
[redakti | redakti fonton]Malkovritaj kometoj | |
---|---|
Kun Carolyn kaj Eugene Shoemaker | |
118P/Shoemaker-Levy 4 | 9-a de februaro 1991 |
129P/Shoemaker-Levy 3 | 7-a de februaro 1991 |
135P/Shoemaker-Levy 8 | 5-a de aprilo 1992 |
137P/Shoemaker-Levy 2 | 25-a de oktobro 1990 |
138P/Shoemaker-Levy 7 | 13-a de novembro 1991 |
145P/Shoemaker-Levy 5 | 2-a de oktobro 1991 |
181P/Shoemaker-Levy 6 | 24-a de marto 1993 |
192P/Shoemaker-Levy 1 | 15-a de novembro 1990 |
Shoemaker-Levy 9 | 24-a de marto 1993 |
Sole | |
P/1991 L3 | 8-a de julio 1991 |
255P/Levy | 2-a de oktobro 2006 |
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Li estis honorigita per:
- la Medalo C.A. Chant de la Reĝa astronomia socio de Kanado en 1980[5],
- la Premio de Amatora Realigo de la Astronomia Asocio de Pacifiko en 1993,
- la Premio Edgar-Wilson de la Smithsonian Astrophysical Observatory en 2007[6].
- kun Martyn Ives, David G. Taylor, kaj Benjamin Woolley, la Premio Emmy de Novaĵo kaj Dokumento por la dokumento "3 Minutes to Impact" produktita fare de York Films por Discovery Channel[7].
Oni donis lian nomon al la asteroido 3673 Levy[8].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nekrologo de Isabel K. Williamson, fare de David H. Levy (1908 - 2000) el Journal of the Royal Astronomical Society of Canada, vol. 94, n°. 4/5, p. 198 (2000) (angle)
- ↑ The Sky in Early Modern English Literature - A Study of Allusions to Celestial Events in Elizabethan and Jacobean Writing, 1572-1620 : ĉereta teksto[rompita ligilo] (angle)
- ↑ Let's Talk Stars - Astronomy Talk Radio (Arĥivoj) Arkivigite je 2016-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ David H. Levy Comet Hunter Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ Chant Medal, paĝaro de la Royal Astronomical Society of Canada" Arkivigite je 2012-06-06 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ The Edgar Wilson Award Recipients (Centra Oficejo por Astronomiaj telegramoj de IAU (angle)
- ↑ Columnist Biography David H. Levy (el la paĝaro de Astronomy) Arkivigite je 2012-03-31 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ La asteroido (3673) Levy, de IAU Minor Planet Center (angle)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Persona paĝo de David H. Levy Arkivigite je 2015-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- angle La taglibro de la kometĉasito David Levy jam ĉereta Arkivigite je 2012-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
- angle David Howard Levy (1948- ) el Canada under the stars