Dorette Spohr
Dorette Spohr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1787 en Gotha |
Morto | 20-an de novembro 1834 (46-jaraĝa) en Kaselo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | muzikisto harpisto pianisto |
Dorette (Dorothea Henriette) SPOHR, fraŭline Scheidler (naskiĝinta la 2-an de julio 1787 en Gotao, mortinta la 20-an de novembro 1834 en Kaselo) estis germana pianistino kaj tre verŝajne la plej grava harpistino de la 19-a jarcento.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ŝia patro estis la violonĉelisto kaj ĉambra muzikisto Johann David Scheidler, ŝia patrino la duka ĉambra kantistino (ekde 1776) Sophie Elisabeth Susanne Preying. Dorette lernis la harpludadon ĉe la ankaŭ klarnete perfekta muzikisto Heinrich Backofen; li troviĝis en Gotao ekde 1802. En la 2.2.1806 ŝi nuptis ĉi tie Louis Spohr, kiu dungitis en 1805 kiel koncertĉefo kortega fare de duko Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg). La edzo, kiu jam antaŭe verkis ne malmultajn verkojn por harpo kun violona akompano, kaj pluklerigis ŝin kaj entreprenis kun ŝi koncertvojaĝojn tra tuta Germanujo.
Inter 1810 kaj 1812 estis Scheidler soloharpistino ĉe la kortego gotaa kie ŝi ankaŭ instruis la filinon de lia duka moŝto, princinon Ludovika. En 1812 ŝi donis koncertojn kunedze i.a. ankaŭ en Vieno kie la paro translokiĝis en 1813 pro ke ŝi gajnis laborpostenon ĉe Teatro ĉe Wien. Sed Dorette sekvis la edzon ankoraŭ al ĉiuj aliaj lokoj kie li taskis laboron al si. Sekve ŝi iĝis konata en pluraj eŭropaj landoj.
Malfortiĝinte per streĉa muzikista vivo kaj patrineco ŝi retiriĝis el publika harpludado post koncerto londona. Tiam ŝi koncentriĝis pri pianludado kaj jam en 1821 lia edzo verkis pianokvinteton (op. 52) por ŝi.
Hans Michel Schletterer en la granda biografiaro ADB priskribis la amindajn kaj furorajn momentoj de kuna geedzpara sinprezento antaŭaŭskultantare. Gravis implicite ankaŭ ŝia reklamo pri la beleco de harpumado: ĉar por tiu ĉi instrumento longe neglektitis komponado de altvaloroj muzikaĵoj.[1]
Idoj kaj memoro
[redakti | redakti fonton]Kun Louis Spohr ŝi havis tri filinojn, Emilie (1807-1895, ekde 1828 Zahn), Johanna Sophia Louise nomata Ida (1808-1881, ekde 1825 Wolff) kaj Schnoddel Therese (1818-1838).
Muntis en 2014 la gotaanoj sur la vando de ŝia naskiĝdomo memortabulon (Neumarkt 26, angulo je Waisengasse).[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Louis Spohr: Lebenserinnerungen, eldonis Folker Göthel, Schneider, Tutzing 1968
- Louis Spohr: Briefwechsel mit seiner Frau Dorette, eldonis Folker Göthel, Kassel: Bärenreiter-Verlag 1957. [26 leteroj de dum 1822-1833 el kiuj estas 18 de Louis kaj ok de Dorette]
- Anonimulo: "Nekrolog. Dorette Spohr". ĉe: Allgemeine musikalische Zeitung 1835, kol. 43–44
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Spohr, Louis" de Hans Michael Schletterer, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 35 (1893), p. 239–259 (tie ĉi interrete)
- ↑ "Erinnerungstafel für Dorette Spohr"