Guillermo Rosales
Guillermo Rosales | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Guillermo Rosales | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1946 en Havano | |
Morto | 1-an de januaro 1993 (47-jaraĝa) en Miamo | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Kubo vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Guillermo ROSALES (Havano, Kubo; 1946 – Miami, Usono; 1993) estis kuba verkisto. Post duobla ekzilo, unue el la diktaturo de Fulgencio Batista kaj poste el tiu de Fidel Castro, Rosales verkis pri la indiferento de la usona socio antaŭ la seniluziigo de la kubaj enmigrantoj instalitaj en Florido, kiuj malsukcesas realigi la "amerikan revon". Rosales iĝis unu de la kubaj verkistoj plej gravaj de la dua duono de la 20-a jarcento, kun Carlos Montenegro Reinaldo Arenas kaj aliaj. Li memmortigis sin en 1993 estante 47-jaraĝa.
Guillermo Rosales vivis marĝene pro sia skizofrenio. Li estis ĵurnalisto kaj verkisto en Kubo, sukcesis frue pro sia romano El juego de la viola, publikigita en 1967, kiu permesis lin esti finalisto de la Premio Casa de las Américas. Sed en 1979 foriris el Kubo, post viziti kelkajn landojn de Eŭropo kaj instaliĝis en Miami, dum la kastrisma reĝimo, kaj tie konis la etoson de aziloj por marĝenuloj, kio poste utilis en liaj verkoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Guillermo Rosales, El juego de la viola, 1967.
- Guillermo Rosales, La casa de los náufragos (Boarding home), 1987.
- Kelkaj aŭtoroj, Cuentos de Miami, kun rakonto de Guillermo Rosales.