Gramin Ŝakti
Aspekto
Gramin Ŝakti | |||||
---|---|---|---|---|---|
গ্রামীণ শক্তি ° Grameen Shakti | |||||
la iniciatinto Muhammad Junus | |||||
negoco | |||||
Komenco | 1996 | ||||
Sidejo | Dako, Bangladeŝo | ||||
Tipo | neregistara organizaĵo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Gramin Ŝakti (bengale গ্রামীণ শক্তি, prononco [GRA:min ŜUKdi], "vilaĝa energio"), estas organizaĵo en Bangladeŝo, kiu evoluis el la sukcesa projekto Gramin-Banko (bengale: গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, "vilaĝa banko"), kiu kune kun sia iniciatinto Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006. Intertempe kaj la banko kaj la projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj". En 2007 al la projekto Gramin Ŝakti estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.