Giovanni Goria
Giovanni Giuseppe GORIA (itala prononco: dʒoˈvanni dʒuˈzɛppe ɡoˈriːa; (la 30-an de julio 1943 en Asti (Piemonto) – la 21-an de majo 1994, samloke) estis itala politikisto.[1]
Li servis kiel la 46a ĉefministro de Italio de 1987 ĝis 1988 (la plej juna ke lia lando vidis ekde la Dua Mondmilito), kiel protégé de partia prezidento (kaj ĉefa ministra posteulo) Ciriaco De Mita. Li estis devigita eksiĝi en 1988 post kiam la parlamento rifuzis pasi sian buĝeton.
Goria estis elektita al la eŭropa parlamento en 1989. Li eksiĝis en 1991 por fariĝi itala ministro de agrikulturo. Li restis en tiu pozicio ĝis 1992 kiam li fariĝis financa ministro.
Li eksiĝis en 1993 dum korupta skandalo kiu ruinigis lian partion. Goria mem estis akuzita de korupto. En jurproceso li estis senkulpigita de unu akuzo, sed antaŭ la proceso finiĝis li subite mortis de pulma kancero. [2]