Gertrudo la Granda
Sankta | ||
Gertrudo la Granda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1256 en Eisleben | |
Morto | 17-an de novembro 1302 (46-jaraĝa) en Eisleben | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino verkisto mistikulo vd | |
Laborkampo | Religio kaj mistikismo vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gertrudo la Granda (germane: Gertrud von Helfta kaj Gertrud die Große; naskiĝinta la 6-an de januaro 1256, mortinta la 17-an de novembro 1302) estis germana mistikulino. Danke al ŝia instruistino Mechthild von Hackeborn, ŝia kunfratino Mechthild de Magdeburgo kaj ŝi mem la klostro de Eisleben-Helfta taksiĝis krono de germanaj monaĥinejoj. Katolikoj taksas ŝin sanktulino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la aĝo de 5 jaroj ŝi estis promesita al Dio kaj ekpasigis la junulajn jarojn en sino de bone zorgantaj cisterciaj monaĥinoj. Pro sia talentego ŝi ĝuis lernon de la sep liberaj artoj, poste eĉ de teologio. Sekve Gertrudo fariĝis elstarulino pri gramatiko kaj teologio kies konsiladon ŝatis ankaŭ eksteruloj.
Turniĝo viva iĝis en la 27.1.1281 kiam ŝi havis la unuan vizion de Jesuo Kristo. Tiam ekis intima ama kaj viva kunoj inter Kristo kaj la animo gertruda, kio daŭris ĝismorte kaj estis revelaciata per pluraj vizioj kaj nenormalaj graco-faradoj. Ŝi mem ĉion prisilentis ĝis la granda semajno de 1289. Nur tiam ŝi komencis ĉi-prie paroli kaj skribi, laŭ dia ordono.
Meze de ŝiaj ideoj estas la suferanta kaj (eĉ pli) la (liturgie) kaŝata homeco de Kristo, kaj lia sankta koro. Ĝi estas sidejo kaj organo de Lia savo-amo unuiganta la elaĉetitan animon kun ŝi (mistiko de spirita geedzeco). Bildojn kaj vortojn por priskribi mistikajn spertojn ĉerpis Gertrudo el la Biblio (Alta Kanto de Salomono, Paŭlaj epistoloj) kaj de liturgiaj tekstoj. Kroma fonto estis ŝia propra pura karaktero.
Ekde la 16-a jarcento floris kulto de Gertrudo ĉefe en klostroj de benediktanoj kaj en landoj de latinida lingvaro kiel heroldino de la sankta koro de Jesuo kaj plej granda mistikulino el Germanlingvio. Festan memoron de ŝi alprenis la tutmonda katolikaro en 1738.
Verkoj kaj eldonoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Legatus divinae pietatis (certe verkis ŝi mem la duan libron; libroj 3-5 parte nur post 1302 estis kunmetitaj kio malebligas konkretan verkistecon; la unua libro estas memoroj de Gertrudo)
- J. J. Landsberger (eld.) Insinuationes divinae pietatis, Kolonjo 1536 (Landsberger identigas Gertrudon la Granda kun abatino Gertrud - eraro kiu restis ĝis 1875)
- Revelationes Gertrudianae et Mechtildianae I, Poitiers 1875, eldonis la benediktanoj de Solesmes
- P. Doyère: Le mémorial spirituel de Ste. Gertrude, Paris 1954
- "Liber specialis gratiae" (memoroj pri Mechthild von Hackeborn; plejparte verkis ĝin Gertrudo), ĉe: Revelationes Gertrudianae et Mechtildianae II, Poitiers 1877
- Exercitia spiritualia, eldonis kun itala traduko R. Medici, Praglia 1924
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Zimmermann, Alfons M.: "Gertrud die Große" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 334
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- pri Gertrudo sur paĝo pri Majstro Eckhart
- biografio ĉe FemBio
- Casanova, Gertrude: "St. Gertrude the Great" - ĉe: The Catholic Encyclopedia, Robert Appleton Company, Novjorko 1909
- kelkaj poemoj pri amo de Dio