Bussum
Aspekto
Municipo Bussum | ||
---|---|---|
urbeto • loĝloko en Nederlando | ||
Provinco | Gooise Meren | |
Ĉefloko | Bussum | |
Areo - Tero - Akvo |
8,10 km² 8,04 km² 0,06 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
31.273 (1-a de julio 2006) 3890 loĝ./km² | |
Geografia situo | 52° 28′ N, 5° 20′ O (mapo)52.4666666666675.3333333333333Koordinatoj: 52° 28′ N, 5° 20′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | A1, N236 | |
Poŝtkodo | 1400–1406 | |
Bussum (52° 28′ N, 5° 20′ O (mapo)52.4666666666675.3333333333333 ) estas loĝloko kaj eksa municipo en la sudorienta parto de la nederlanda provinco Nord-Holando (Noord-Holland), kiu ekde la 1-a de januaro 2016 apartenas al nova municipo Gooise Meren. La eksa municipo havis 31 273 loĝantojn (je la 1-a de julio 2006) kaj havis areon de nur 8,1 km² kun preskaŭ nenia akvo.Per tio Bussum estis laŭ areo la plej malgranda kaj plej dense loĝata municipo en la regiono Gooi. Post Hilversum kaj Huizen la loĝloko havas la plej multnombran loĝantaron. Tamen kresko inter la komunumaj limoj ne eblas. La lastaj jardekoj la nombro da loĝantoj malpliiĝis kaj ili griziĝis. En la komenco de 2007 19% de la loĝantoj estis pliaĝaj ol 65 jaroj.