Blazono de San-Marino
Aspekto
Blazono de San-Marino | |
---|---|
La granda ŝtata blazono
| |
Uzata ekde: | la 14-a jarcento |
La ŝtata blazono de San-Marino kun ties flago kaj la nacia himno apartenas al la oficialaj simboloj de tiu eŭropa landeto. La blazono oficiale ekvalidis en la 14-a jarcento. Kiel tuto ĝi konsideratas simbolo de la libereco kaj sendependeco de la plej aĝa respubliko de la mondo. La blazono ankaŭ bildiĝas centre de la ŝtata flago de San-Marino kaj sur la San-Marina monero de unu eŭro.
|