Blankaŝultra paruo
Etoso
Blankaŝultra paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Parus guineensis ( Shelley, 1900) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankaŝultra paruo Parus guineensis estas paserina birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi reproduktiĝas en zono tra Afriko el Senegalio okcidente al Kenjo kaj Etiopio oriente. Ĝi estas foje konsiderata samspecifa kun la pli suda Blankaflugila nigra paruo Parus leucomelas.
Kiel tiu laste menciita specio, ĝi estas ĉefe nigra (brunnuance en suba dorso kaj centra vosto) kun blanka flugilmakulo kio ripoze videblas kiel blanka strimarko ekde la ŝultroj (kio nomigas la specion) al flugilpintoj, sed diferenciĝas en tio ke ĝi havas palan okulon.
Ili estas loĝantaj birdoj en arbaroj de koniferoj tra sia teritorio, kaj nestumas en arbofendoj. La ino demetas 4-6 ruĝecbrune punktitajn rozbklankecajn ovojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Harrap kaj Quinn, Tits, Nuthatches and Treecreepers ISBN 0-7136-3964-4