Blua egreto
Blua egreto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blua egreto, ĉe Cananeia, Sanpaŭlo, Brazilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Egretta caerulea (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Flave reproduktejoj, blue vintrejoj, verde la tutan jaron
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blua egreto (Egretta caerulea) estas malgranda ardeo nome birdospecio de la familio de Ardeedoj propra de la plej parto de la marbordaj areoj de Ameriko. Ĝi estis foje lokita en la unuspecian genron Florida.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas el la Golfaj ŝtatoj de Usono tra Centrameriko kaj Karibio suden al Peruo kaj Urugvajo. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en plej el sia teritorio, sed kelkaj nordaj reproduktuloj migras al sudorienta Usono aŭ pli fore vintre. Okazas postreprodukta disiĝo tre norden de sia reprodukta teritorio, tiom for kiom ĝis la limo inter Usono kaj Kanado. Ili estas vagantoj en Gronlando, Portugalio, Sudafriko kaj Urugvajo.[1]
La reprodukta habitato de la Blua egreto estas subtropikaj marĉoj. Ĝi povas loĝi ĝis 3,000 m super marnivelo en Andoj, kaj escepte ĝis 3,750 m.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu specio estas ĉirkaŭ 60 cm longa, kun enverguro de 102 cm kaj pezo de 325 g. Ĝi estas mezgranda, longkrura ardeo kun longa pinteca blua aŭ grizeca beko kun nigra pinto, kiu estas iomete subenkurba.
Reproduktaj plenkreskuloj havas bluecgrizan plumaron escepte pro la kapo kaj kolo, kiuj estas purpurecaj kaj havas longajn bluecajn fadenecajn plumojn. La kruroj kaj piedoj estas malhelbluaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Nereproduktantaj plenkreskuloj havas malhelbluajn kapajn kaj kolajn plumarojn kaj pli palajn krurojn. Junuloj estas tutblankaj escepte pro malhelaj flugilpintoj kaj havas senkolorecajn verdecajn krurojn. Ili laŭgrade akiras bluan plumaron dum ili maturiĝas.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Estas pli gregema specio ol aliaj ardeoj, sed vidiĝas ofte en paroj.
La blankaj ekzempleroj de Blua egreto ofte mikse konfuziĝas kun individuoj de Blanka egreto. La Blanka egreto toleras ties eston pli ol tiun de la Blua egreto en plenkreska plumaro. Tiuj junaj birdoj fakte kaptas pli da fiŝoj en ĉeesto de la Blanka egreto kaj ankaŭ gajnas protekton kontraŭ predantoj kiam ili miksiĝas en aroj de Blankaj egretoj. Eble pro tio ili restas blankaj la unuan jaron.[2]
Manĝo
[redakti | redakti fonton]La Blua egreto gvatoĉasas sian predon metode en neprofunda akvo ĉefe mara, ofte kuretante dume. Ili manĝas fiŝojn, ranojn, krustulojn (kraboj), malgrandajn rodulojn kaj insektojn (koleopteroj, griloj, kaj araneoj).
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta habitato de la Blua egreto estas subtropikaj marĉoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj ardeoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino demetas 3-7 helbluajn ovojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĉasanta plenkreskulo
-
Pinĉileca beko, kaptinte ranon
-
Nereprodukta plenkreskulo
-
Junulo en Jamajko
-
Plenkreskulo de Blua egreto
-
Junulo
-
Junulo
| |||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International 2008. Egretta caerulea Arkivigite je 2009-05-28 per la retarkivo Wayback Machine. en: IUCN 2008. Ruĝa Listo de la UICN de 2008
- ↑ http://www.birds.cornell.edu/AllAboutBirds/BirdGuide/Little_Blue_Heron.html#coolfacts
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2008). Egretta caerulea. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 9a Februaro 2009. .
- Hilty, Birds of Venezuela ISBN 0-7136-6418-5
- Kale, Herbert W (1990). Florida's Birds. A Handbook and Reference Pinneapple Press, Sarasota Florida. ISBN 0-910923-68-X
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica’’ ISBN 0-8014-9600-4
- James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4
- del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1992) Handbook of the Birds of the World, Volume 1, Ostrich to Ducks. ICBP, Lynx Edicions, Barcelona, 696 p.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- eNature.com - Little Blue Heron, Blua egreto Arkivigite je 2007-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Laboratorio Cornell de Ornitologio - Little Blue Heron, Blua egreto
- USGS Patuxent Birdidentigejo - Little Blue Heron, Blua egreto
- Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo - Little Blue Heron, Blua egreto
- Kampogvidilo ĉe Flickr
- Blua egreto, Birdosono Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
|