Bamenda
Bamenda estas metropolo kaj diocezo en la okcidento de la ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. La urbo estas administra centro de la regiono nordokcidenta (france Nord-Ouest, angle Northwest). La historia loknomo estas "Tikar".
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 05° 56′ N 10° 10′ O / 5.933 °N, 10.167 °O (mapo)Koordinatoj: 05° 56′ N 10° 10′ O / 5.933 °N, 10.167 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 700.000 en 2011
- Supermara alteco: 1230–1510 m
- Horzono: UTC + 1
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bamenda situas en baseno. Jaundo etendiĝas 366 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bamenda formiĝis el 3 vilaĝoj: Mankon, Mendakwe kaj Nkwen. En la malfrua 19-a jarcento ĝi apartenis al kolonio de germanoj, post la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Niĝerio. Laŭ plebiscito ekde 1961 ĝi apartenas al Kameruno, sed la plej ofte parolata lingvo ankaŭ nun estas la angla.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bamenda estas grava komerca centro. La kamparanoj okupiĝas pri produktado de kafoj, aliaj produktas sapojn kaj diversajn metalajn varojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Bamenda havas flughavenon kaj vojojn al Jaundo kaj Douala.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Angla, franca kaj germana Vikipedioj