[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Balys Giedra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balys Giedra
Persona informo
Aliaj nomoj Paca Batalanto
Naskiĝo 2-a de aprilo 1897
en en vilaĝo Vienažindžiai, distrikto Biržai
Morto 6-a de januaro 1953
en ekzilito de Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1930–)
juristo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantistiĝis en 1930
vdr

Balys Giedra (naskiĝis la 2-a de aprilo 1897 en vilaĝo Vienažindžiai, distrikto Biržai; mortis la 6-a de januaro 1953 kiel ekzilito ĉe Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio) estis juristo, laboris en Marijampolė, ekde 1937 kiel imposta inspektoro en Šakiai. Konata internacia pacifisto.

Respondeca kaj fakta redaktoro de Litova Stelo (1935-1939), kompilinto de "Plena Esperanto-litova vortaro" (1936), iniciatinto kaj kunaŭtoro de plena "Litova-Esperanta vortaro", kiu jam estis preparita kaj transdonita al presejo, sed soveta okupacio (1940) malhelpis la eldonon. Tradukinto kaj aperiginto de "E-gramatiko" (16 reguloj), aŭtoro de versaĵaro "Violetoj" (1938), aŭtoro de multaj artikoloj pri paco kaj Esperanto, publikigitaj en Esperanto. Ĝis la morto loĝis en diversaj lokoj de Siberio. Siajn verkojn B. Giedra iam subskribadis per pseŭdonimo Paca Batalanto.

Citaĵo
 Kolekto de 50 poemoj, originalaj aŭ tradukitaj. Eĉ se ili ne estas geniaj, ili estas almenaŭ legeblaj kun plezuro, kaj montras bonan promeson por la estonteco. Ni rekomendas en dua eldono forstreki tridekon da nenecesaj “l ” kaj aliaj eliziaĵoj, facile forigeblaj. Specimenaj versoj:

Kiam floras la juneco, kaj la sango bolas,
Mankas mono, mankas ĉio, kion koro volas,
Kiam venas maljuneco, malaperas forto ;
Kvazaŭ spite ekaperas mono kaj komforto.

 
— La Brita Esperantisto - Numero 408, Aprilo (1939)