Babarc
Babarc, germane Bawarz [bavarc] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 19 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0049/18.5517
- Plej alta punkto de la marnivelo: 224 m
- Loĝantaro: 780
- Poŝtkodo: 7757
- Telefonprefikso: 69
Situo
[redakti | redakti fonton]Babarc situas sur mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Mohács troviĝas 12, Villány 21, Pécsvárad kaj Kozármisleny po 25, Bátaszék 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1015. Tiam la kampoj apartenis al abatejo de Pécsvárad. Babarc iĝis kampurbo en 1408. Post la mezepoko la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj. En 1602 oni refondis la vilaĝon. En 1704 la serboj bruldetruis la komunumon. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ tiun vilaĝon. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1807
- kalvinana preĝejo de 1714
- statuo pri Sankta Floriano
- monumentoj pri falintoj de la mondmilitoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Babarc naskiĝis la unua hungara psikiatro Ferenc Schwartzer.
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Hart bei Graz, Aŭstrio
- Willingshausen-Loshausen, Germanio