Batalo ĉe Galaŝko (2000)
Batalo ĉe Galaŝko (2000) | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Ĉeĉenia milito | |||||||
konflikto | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Iĉkerio | Rusio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Ruslan Ĥuĉbarov, Zaurbek Amrijev[1][2] | kapitano Mazijev[3], supera leŭtenanto Viktor Plaĥotnij †[4] | ||||||
Forto | |||||||
Islama regimento de speciala destino[5] (10 ĝis 35 gerilanoj) |
la Ĉermena regimento de la 99-a divizio de speciala destino de la internaj trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio[6] (22 homoj) | ||||||
Perdoj | |||||||
sen perdoj | 19 mortigitaj, 2 vunditaj, 1 kamiono damaĝita | ||||||
Batalo ĉe Galaŝko (2000) estas embusko fare de ĉeĉenaj gerilanoj kontraŭ kolumno de la 99-a divizio de speciala destino de internaj trupoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio apud vilaĝo Galaŝko (Inguŝio, Rusio).
Disvolviĝo de la eventoj
[redakti | redakti fonton]La 11-an de majo 2000 kolumno el du kamionoj «Ural» kaj unu plia veturilo (BRDMru) moviĝis de Inguŝio al Nord-Osetio. Je 10:15 laŭ loka tempo en Sunĵa distrikto, inter vilaĝoj Alĥasto kaj Galaŝko, la kolumno trafis embuskon. Grupo el 10 ĝis 35 ĉeĉenaj gerilanoj ekpafis per mitraletoj, ekzaktaj fusiloj kaj bombokanonoj. La batalo daŭris 20 ĝis 30 minutojn. Plejparto de la militistoj forbrulis vivaj[6].
Rezulto
[redakti | redakti fonton]Rezulte de la batalo la gerilanoj sukcesis mortigi 19 homojn (12 soldatojn, el kiuj unu poste mortis en hospitalo, tri serĝentojn, kvar oficirojn)[7] kaj vundi du homojn (flegistinon Eleni Miĥailidi, nask. 1958 kaj skipestron Ruslan Adarĥajev). Sola tute ne damaĝita persono estis kapitano Mazijev, kiu komandis la taĉmenton. Krome estis detruita unu kamiono. La militistoj neniam partoprenis batalojn en Ĉeĉenio kaj ilia divizio eĉ ne estis parto de la unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo. Ili jam estis malmobilizitaj kaj sekvis al Vladikavkazo por de tie forveturi hejmen[3].
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]La atako estigis fortan reagon de ĉiuj flankoj. Generalo Genadij Troŝev, vic-komandestro de la Unuigita grupo de la federaciaj fortoj en Norda Kaŭkazo, kulpigis pri perfido inguŝajn loĝantojn kaj postulis venĝon. Militistoj atentigis, ke surloke estis trovitaj tranĉeoj, preparitaj de la teroristoj, do lokaj milicanoj devintus rimarki tion[7]. Dum sekvaj horoj apuda arbaro estis bombardita, sed tio neniel damaĝis la atakintojn, kiuj estis nek mortigitaj, nek kaptitaj. Ruslan Ĥuĉbarov, kiu gvidis la atakon, naskiĝis en Galaŝko, do bonege konis ĉirkaŭaĵojn, ĉiujn montarajn padojn kaj pasejojn.
La estraro de Inguŝio kontraŭe asertis, ke pri tiu fiasko kulpas komandantoj de la 58-a armeo kaj tiuj de la 99-a divizio de speciala destino de la Internaj Trupoj, sub kies respondeco estis tiu ĉi teritorio kaj la limo kun Ĉeĉenio. Krome prezidanto de Inguŝio Ruslan Auŝev akre kritikis Aslanon Masĥadov kiel gvidanton de la ĉeĉenaj gerilanoj, ĉar tiu atako endanĝerigis la respublikon de la inguŝoj, kiuj kune kun la ĉeĉenoj estas konsiderataj la branĉoj de la unueca popolo vajnaĥoj.
|
Iuj ligis tiun ĉi atakon al la renkontiĝo de Pavel Kraŝeninikov, prezidanto de la Komitato pri leĝofara laboro de la Ŝtata Dumao, prezidanto de la Sendependa socia komisiono pri enketado de leĝorompoj kaj observado de la homaj rajtoj en Norda Kaŭkazo kun Kazbek Maĥaŝev, ministro pri internaj aferoj de Iĉkerio. Ili renkontiĝis la 9-an de majo 2000 en vilaĝo Karabulako (Inguŝio) por priparoli kiel fini la Ĉeĉenian konflikton. Generalo Genadij Troŝev bruske reagis al tiu ĉi informo, deklarinte ke li arestus la reprezentanton de la iĉkeria registaro, se li scius pri ties alveno. Do iuj sugestis, ke la atako, kiu okazis post du tagoj kaj grave damaĝis iujn ajn interpacigajn provojn, profitis ĉefe al la generalo kaj ties militema politiko. Ĉe tio oni atentigis, ke laŭ neskribita ordono la inguŝa milico ne enmiksiĝas en kontraŭterorisman agadon en tiu ĉi regiono por ne ĝeni la militistojn, kiuj konsideras ĝin sia tereno. Malgraŭ tio antaŭtage kaj eĉ kelkajn horojn antaŭ la atako oni informis la militistojn pri suspektinda aktiveco de la gerilanoj en tiu ĉi loko. Sed neniu reagis al la avertoj[8].
Memoro
[redakti | redakti fonton]Memore al la pereintoj surloke estis starigita memorŝtono sub verda flago[9].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Спецслужбы установили личность "Полковника" (ruse). retejo Lenta.ru (2004-09-10). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ "Полковник" ушел? (ruse). retejo pravda.ru de la rusa gazeto Pravda (2004-09-10). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ 3,0 3,1 Нападение на колонну в Ингушетии: уже 19 погибших (ruse). Lenta.ru (2000-05-11). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ Список военнослужащих, погибших в Дагестане и Чечне начиная с августа 1999 года (ruse). Независимое военное обозрение (2000-07-21). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ Установлены нападавшие на российскую колонну в Ингушетии (ruse). Lenta.ru (2000-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 О расстреле знали все (ruse). Novaja gazeta (2000-05-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ 7,0 7,1 . Самашки, Галашки — и далее? (ruse). Rossijskaja gazeta (2000-05-13). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ Трошеву помогли боевики? (ruse). Novaja gazeta (2000-05-15). Arkivita el la originalo je 2015-03-21. Alirita 2015-03-21 .
- ↑ Бесланское досье: часть вторая (ruse). retejo 15-й регион (region15.ru) (2005-01-23). Arkivita el la originalo je 2012-01-06. Alirita 2015-04-12 .