[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Bobrava montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobrava montetaro
ĉeĥe Bobravská vrchovina
montaro
Naturparko Bobrava
Oficiala nomo: Bobrava montetaro
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distriktoj Distrikto Brno-provinco, Distrikto Blansko
Historia regiono Moravio
Parto de Brna montetaro
Najbaraj unuoj Dija-svratka valego, Drahana montetaro, Boskovica sulko
Subulaj unuoj Leskounská vrchovina, Lipovská vrchovina, Řečkovicko-kuřimský prolom
Akvejo Svratka, Jihlava
Plej alta punkto
 - situo Kopeček
 - alteco 479 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 44″ N 16° 26′ 51″ O / 49.21222 °N, 16.44750 °O / 49.21222; 16.44750 (mapo)
Areo 371,00 km² (37 100 ha)
Geologia konsisto Brna masivo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio

Bobrava montetaro (ĉeĥe Bobravská vrchovina) estas geomorfologia tutaĵo en Ĉeĥio apartenanta al Brna montetaro. Tra orienta direkto trafluas en ĝi rivereto Bobrava kaj riveroj Svratka kaj Jihlava. Ĝi estas kreata de magmorokaĵoj de brna plutonio. Sur ĝia randoj estas profundaj valoj, akvaj fluantoj estas kutime mallongaj kaj ili havas grandan falon. La plej alta punkto estas Kopeček – la pinto situas en la katastra teritorio Brno-Bystrc, proksimde de kampurbo Ostrovačice kaj ĝi atingas altecon 479 m.s.m.

Bobrava montetaro dividiĝas en tri subtutaĵojn. En ĝia suda parto troviĝas Leskounská vrchovina, plata altaĵaro kun la plej alta pukto U stavení (415 m. s. m.) ven Krumlova arbaro. En la meza parto etendiĝas Lipovská vrchovina, kies la plej alta punkto estas Kopeček, kaj norde poste Řečkovicko-kuřimský prolom.

Bobrava montetaro najbaras kun Drahana montetaro, Dija-svratka valego kaj Boskovica sulko.