Armentières
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Armentières (stacidomo). |
Armentières · Armentiers | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urba komunumo | |||||
Belfrido de Armentières
| |||||
komunumo en Francio limurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Pauvre mais fière ("Malriĉa sed fiera") | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Lille (Rijsel/Rysel) | ||||
Kantono | Armentières (ĉefurbo) | ||||
Antaŭa regiono | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
Historia pejzaĝo | Franca Flandrio | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59017 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59280 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59017 | ||||
Retpaĝaro | http://www.ville-armentieres.fr/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 25 581 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 073 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 41′ N, 2° 53′ O (mapo)50.6872222222222.8802777777778Koordinatoj: 50° 41′ N, 2° 53′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | de 11 al 20 m | ||||
Areo | 6,28 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Armentières [+] | |||||
| |||||
Armentières - prononco laŭ sistemo IFA aʁmɑ̃t'jɛʁ, jen france; okcidentflandre Armentiers, prononco [ARmenti:rs][1] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 25 581 loĝantoj sur areo de 6,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 073 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Armentières / Armentiers.
Armentières estas unu el la ĉirkaŭurboj de Lille kaj limas Belgion.
La loĝantojn oni en la franca kutime nomigas armentièrois(es).
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo fariĝis franca en 1668 dum la reĝado de Ludoviko la 14-a, samkiel la aliaj partoj de Franca Flandrio.
Armentières akiris bonfamon je la fino de la 19-a jarcento pro sia delikata teksarto.