Arles
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arles (stacidomo). |
Arles | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Ab ira leonis, urbs Arelatensis hostibus hostis et ensis | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Bouches-du-Rhône (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Arles (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Arles | ||||
| |||||
INSEE kodo | 13004 [+] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 50 415 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 66 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 41′ N, 4° 38′ O (mapo)43.6769444444444.6286111111111Koordinatoj: 43° 41′ N, 4° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Areo | 758,93 km² (75 893 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Arles [+] | |||||
Arles (aŭ okcitanlingve Arle, en la epoko de la romia imperio latine Arelate) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Bouches-du-Rhône kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 50 415 loĝantoj sur areo de 758,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 66 loĝantoj/km².
La loĝantojn de Arles oni kutime en la franca nomigas arlésiens. Arles estas fama urbo, kies historio ekis dum la Romia periodo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Arles situas sur la akso inter Nîmes (27 kilometroj okcidente) kaj Marsejlo (80 kilometroj oriente). Arles troviĝas sur la riverego Rodano, kie ekas la delto. La urbo do konsistigas iasence la enirejon de la natura regiono Camargue.
Arles estas la plej vasta komunumo de Francio, ĉar sia areo atingas ĉirkaŭ 759 km². Ĝi estas ekzemple pli granda ol Parizo aŭ ol la tuta departemento Territoire-de-Belfort (102 komunumoj).
La teritorio de Arles entenas tri atentindajn naturajn areojn :
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Romiaj ruinoj
[redakti | redakti fonton]- La forumo de Arles aperis ĉirkaŭ la jaro -30, post la fondo de la romia kolonio en -46.
- La antikva teatrejo estis konstruita je la fino de la 1-a jarcento a.K.. Ĝi situas sur la akso de la Decumanus. Okaze de la unua serĉfosado en 1651, oni malkovris la faman statuon "Venuso de Arles" (hodiaŭ videbla en la Luvro)
- La arenoj estas romia amfiteatro konstruita ĉirkaŭ la jaroj 80/90.
- La cirkuso de Arles estas la plej vasta romia konstruaĵo de la urbo. Oni starigis ĝin ekde 149.
- La termobanejo de Konstantino estis konstruitaj je la 4-a jarcento, sur la bordo de la Rodano.
Aliaj monumentoj
[redakti | redakti fonton]- La fortikaĵoj
- La urbodomo
- La palaco Podestats
- Ruinoj de romia ponto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Christian Lacroix
- Gaël Givet
- Jeanne Calment
- Konstanca de Arles
- Magnus Felix Ennodius, verkisto kaj episkopo
- Maksimiano
- Vincent van Gogh, pentristo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2011-02-03 per la retarkivo Wayback Machine