[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Arkeologia ensemblo de Taragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arkeologia ensemblo de Taragono
aro de konstruaĵoj [+]

Koordinatoj41° 6′ 53″ N, 1° 15′ 34″ O (mapo)41.114722221.259305556Koordinatoj: 41° 6′ 53″ N, 1° 15′ 34″ O (mapo)
Akvokolektejo0,33 km² (33 ha) [+]
Areo0,33 km² (33 ha) [+]

Arkeologia ensemblo de Taragono (Katalunio)
Arkeologia ensemblo de Taragono (Katalunio)
DEC

Map
Arkeologia ensemblo de Taragono
Vikimedia Komunejo:  Tarraco [+]
vdr
Maketo pri Taragono aŭ Tarako dum la romia epoko

Tarako estas la antikva nomo de la urbo Taragono (Katalunio, Hispanio). Dum la Romia Imperio ĝi estis unu el la ĉefaj urboj de la Iberia Duoninsulo kaj ĉefurbo de la romia provinco nomata Hispania Citerior aŭ Hispania Tarraconensis. La tuta nomo de la urbo en la romia epoko estis Colonia Iulia Urbs Triumphalis Tarraco. En la jaro 2000, la arkeologia ensemblo de Tarako estis deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO.

La arkeologia ensemblo estas unu el la plej grandaj de la Romia Hispanio kiuj ankoraŭ konserviĝas en Hispanio. Ĝi estas la plej antikva romia setlejo en Iberio. Ankoraŭ restas gravaj ruinoj de la romia arto en Taragono.