Aleksandr Jeroĥin
Aspekto
Aleksandr Jeroĥin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1989 (35-jaraĝa) en Barnaul |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Aleksandr Jeroĥin aŭ plennome Aleksandr Jurijeviĉ Jeroĥin - cirile Александр Юрьевич Ерохин, angle latinliterigata Aleksandr Yuryevich Yerokhin - estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la 13-an de oktobro 1989 en Barnaul, do nun estas 35-jara.
Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Zenit Sankt-Peterburgo. Krome Aleksandr Jeroĥin ekde la jaro 2016 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "21".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aleksandr Jeroĥin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|