[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Aleksandr Nevskij (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Nevskij
filmo
Originala titolo Александр Невский
Originala lingvo rusa lingvo
Kina aperdato 25 nov. 1938
Ĝenro drama filmo, filmbiografio, epopea filmo, historifilmo, medieval film
Kameraado Eduard Tisse
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Dmitri Ivanoviĉ Vasiljev
Scenaro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Pjotr Pavlenko
Loko de rakonto Rusia Imperio
Muziko de Sergej Prokofjev
Rolantoj Andrei Abrikosov • Nikolay Cherkasov • Nikolay Okhlopkov • Dmitry Orlov • Vasily Novikov • Sergei Blinnikov • Varvara Massalitinova • Valentina Ivashova • Aleksandra Sergeevna Danilova • Vladimir Ershov • Lev Fenin • Naum Rogozhin
Produktinta firmao Mosfilm
IMDb
vdr
Aleksander (Nikolai Ĉerkasov) malakceptas la proponon de mongola ambasadoro kuniĝi al la Ora Hordo.
Teŭtonaj kavaliroj konkeras Pskov.

Aleksandr Nevskij (ruse Александр Невский) estas historia drama filmo de 1938 reĝisorita de Sergej Eisenstein. Ĝi rakontas la klopoditan invadon de Novgorod en la 13a jarcento fare de Teŭtonaj Kavaliroj de la Sankta Romia Imperio kaj ties malvenkon fare de la Princo Aleksandro, konata populare kiel Aleksandro Nevskij (1220–1263).

Eisenstein faris la filmon en asocio kun Dmitri Ivanoviĉ Vasiljev kaj kun scenaro verkita kun Pjotr Pavlenko; ili intencis certigi ke Eisenstein ne falu en "formalismon" kaj por faciligi la filmadon en akurata limdato. Ĝi estis produktorita de Goskino pere de la produktorejo Mosfilm, kun Nikolai Ĉerkasov en la titolrolo kaj muziko de Sergej Prokofjev, Aleksandr Nevskij kiu estis la unua kaj plej populara el la tri sonfilmoj de Eisenstein. En 1941 Eisenstein, Pavlenko, Ĉerkasov kaj Andrei Abrikosov ricevis la Stalin Premion pro la filmo.

En 1978 la filmo estis inkludita en la listo de 100 plej bonkvalitaj filmoj de la mondo laŭ la opinienketo kondukita de itala eldonejo "A. Mondadori".[1]

  1. mindupper.com. Ruscico.com. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 15a de Februaro 2015 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]