Altomünster
Altomünster | ||||||
| ||||||
foira komunumo en Germanio • Foira komunumo • urbo • neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Dachau | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 08254 | |||||
Poŝtkodo | 85250 | |||||
Aŭtomobila kodo | DAH | |||||
Oficiala Municipokodo | 09174111 | |||||
Subdivido | 47 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Anton Kerle | |||||
Partio de komunumestro | CSU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt Altomünster St. Altohof 1 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 8064 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 23′ N, 11° 15′ O (mapo)48.38333333333311.25Koordinatoj: 48° 23′ N, 11° 15′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 518 m | |||||
Areo | 75,79 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.altomuenster.de | |||||
Altomünster estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dachau kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8064 loĝantojn.
La bazareja komunumo Altomünster konsistas el la sidejo (ankaŭ alfabete la unua) kaj 47 pliaj setlejoj: Altomünster, Arnberg, Asbach, Breitenau, Deutenhofen, Erlach, Erlau, Freistetten, Haag, Halmsried, Hohenried, Hohenzell, Humersberg, Hutgraben, Irchenbrunn, Kiemertshofen, Lauterbach, Lichtenberg, Maisbrunn, Obererlach, Oberndorf, Oberschröttenloh, Oberzeitlbach, Ottelsburg, Ottmarshausen, Pfaffenhofen, Pipinsried, Plixenried, Radenzhofen, Rametsried, Randelsried, Reichertshausen, Röckersberg, Rudersberg, Ruppertskirchen, Schauerschorn, Schielach, Schloßberg, Schmarnzell, Schmelchen, Sengenried, Stumpfenbach, Teufelsberg, Thalhausen, Übelmanna, Unterzeitlbach, Wollomoos kaj Xyger.
En Altomünster troviĝas monaĥinejo pri la sveda sanktulino Sankta Birgita, unu el nur du tiaj en Germanio. La blazono de Altomünster montras la legendan abaton Alto, tenantan preĝejon, sub kiu estas ora ŝildo kun lilio.
La precipa tervoja ligilo de Altomünster estas la distrikta vojo DAH 2, kiu ligas ĝin al la ŝtataj vojoj St 2050 oriente (ĉe Langenpettenbach) kaj 2047 okcidente. De 1913 ekzistas fervoja linio al Dachau; en 2014 ĝi estis elektrigita. Ĉiuhore alvenas kaj reiras unu aŭ du trajnoj.
Ĝemelkomunumoj
[redakti | redakti fonton]- Nagyvenyim, Hungario (de 1994)
Laŭ sia hungara ĝemela komunumo Altomünster nomis placeton en la centro.
Urboamikecoj:
- Vadstena (Svedio): Tie estis la patra (fondinta) monaĥejo de tiu de Altomünster.
- Tscherms (Italio): Tie la monaĥejo de Altomünster iam havis posedaĵojn, interalie vitejojn.
|