[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Altgermana konsonanta ŝovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La variaĵoj de la altgermana lingvo estas subdividitaj en la supran germanan (en verda koloro) kaj centran germanan (cejana), kaj distingiĝas de la malaltgermana (flava) kaj la malaltfranka lingvaro. La ĉefaj izoglosoj – la linioj de Benrath kaj de Speyer – estas nigraj markitaj. Tiu ĉi mapo montras la modernajn limojn de la lingvouzo post 1945 kaj ne kolorigas la areojn de la nederlanda/flandra, kiuj tamen proksime rilatas

En historia lingvistiko, la altgermana konsonantoŝanĝodua ĝermana konsonantoŝanĝo - alternative altgermana konsonanta ŝovodua ĝermana konsonanta ŝovo - estas fonologia evoluo (sonŝanĝo) kiu okazis en la sudaj partoj de la okcidentĝermana dialekta kontinuaĵo. Ĝi nomiĝas "dua konsonantoŝanĝo" por diferencigi ĝin de la "unua ĝermana konsonantoŝanĝo", kiu apartigis la sonsistemon de la ĝermana lingvaro de la hindeŭropa sonsistemo - en Esperanto tiun unuan konsonantoŝanĝon priskribas la teksto leĝo de Grimm.

La movo de la dua ĝermana konsonantoŝanĝo estas uzata por distingi altgermanan de aliaj kontinentaj okcidentĝermanaj lingvoj, nome la malaltfranka (inkluzive de norma nederlanda) kaj la malaltgermana (platgermana), kiuj spertis neniun ŝanĝon.

La ŝanĝo rezultigis la afrikatiĝo aŭ "spiriĝo" de la okcidentĝermanaj senvoĉaj haltkonsonantoj (plozivoj) /t/, /p/, kaj /k/, depende de pozicio en vorto. Rilata ŝanĝo, la senvoĉigo de la voĉaj haltigitaj konsonantoj /d/, /b/ kaj /g/, estis malpli disvastigita, kun nur la senvoĉigo de /d/ trovita en la plej multaj dialektoj.

Ekzistas neniu konsento pri kiam la altgermana konsonantoŝanĝo okazis; ĝi verŝajne komenciĝis inter la 3-a kaj 5-a jarcentoj kaj estis kompleta antaŭ ol la unuaj skribaj ekzemploj en la malnovaltgermana (la plej frua registrita stadio de la altgermana) estis produktitaj en la 8-a jarcento. Ankaŭ ne ekzistas konsento pri kie aŭ kiel la ŝanĝo okazis.

La grado de ŝanĝo varias ene de la altgermana. Dialektoj kiuj spertis la plej multe de la ŝanĝo estas referitaj kiel "supra germana", dum tiuj kiuj nur spertis kelkajn estas referitaj kiel "centra germana" aŭ "mezgermana". Malsamaj dialektoj ene de la supra kaj mezgermana kontinuaĵo ankaŭ ricevis malsamajn nivelojn de ŝanĝo, kun la "okcidenta centra germana" dialekta grupo (la mezfranka kaj mezfranka dialektaroj) elmontranta kio estas konata kiel la Rheinischer Fächer ("rejnlanda ventumilo", ĉar la kolorigitaj areoj sur mapo iom similas al ventumilo), laŭpaŝa redukto de kiu konsonantoj estas ŝanĝitaj, kiam oni moviĝas norden.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]