Akro (Brazilo)
Akro | |
---|---|
portugale Acre | |
Flago de Akro | Blazono de Akro |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: Himno de Akro | |
Nomo de la loĝanto: acreano | |
Situo | |
- Regiono | Norda |
- Limnajbaroj | Amazonio, Rondonio |
- Mezoregionoj | 2 |
- Mikroregionoj | 5 |
- Municipoj | 22 |
Ĉefurbo | Rio Branco |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Gladson Cameli (Partio por la Brazila Social-Demokratio) (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Binho MARQUES (PT) |
- Vicŝtatestr(in)o | Carlos César MESSIAS (PP) |
- Federaciaj deputitoj | 8 |
- Ŝtataj deputitoj | 24 |
Areo | |
- Entute | 152 581 km² (16º)[1] |
Loĝantaro | 2012 |
- proksimume | 758 786 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 5 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2006 |
- MEP | R$ 4 835 747 (25º) |
- MEP po kapo | R$ 7 041 (19º) |
Sociaj indikiloj | 2000 |
- IHD | 0,751 (17º) – meza |
- Vivdaŭro | 70,5 jaroj (15º) |
- Analfabetismo | 16,9% (18º) |
Horzono | UTC-4 |
Mallongigo | BR-AC |
Retejo | http://www.ac.gov.br |
Akro (portugale Acre [Akre] el indiĝena vorto akiri) estas la plej okcidenta ŝtato de Brazilo. Ĝi limas sud-okcidente al Peruo, sud-oriente al Bolivio kaj havas, nord-oriente, nur du enlandajn najbarojn: Amazonion kaj Rondonion (ĉe la fino de ties mallarĝa patotenilo).
Ĝi havas areon de 153.149 km². Ĝia ĉefurbo estas Rio Branco; aliaj signifaj urboj estas Cruzeiro do Sul, Taraucá, Sena Madureira kaj Brasiléia.
Ebenaĵo de meza alteco de 200 metroj dominas la pliparton de Akro. Ĝiaj plej gravaj riveroj estas Juruá, Tarauacá, Muru, Embirá kaj Xapuri. La ekonomio de la ŝtato baziĝas sur la rikolto de kaŭĉuko kaj kaŝtanoj, bruto-bredado kaj agrokulturo.
Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Akro apartenis al Bolivio. Tamen de la komenco de la 19-a jarcento parto de ĝia loĝantaro estis brazilanoj, kiuj kolektis kaŭĉukon kaj praktike kreis memstaran teritorion en Bolivio.
En 1899, Bolivio provis certigi la regadon de la regiono, sed kaŭzis ribelon de la brazilanoj. Je la 14-a de julio 1899 Galves Rodrigues de Arias (kromnomita "La Imperiestro de Akro") proklamis sendependan respublikon Akro, sed ĝi finiĝis jam en marto 1900. Dua respubliko daŭris de novembro ĝis decembro 1900. Sed je la 17-a de novembro 1903 Brazilo (per la traktato de Petrópolis) aĉetis la teritorion je 2 milionoj da britaj pundoj kaj je la kondiĉo konstrui fervojon de Madeira al Mamoré. Je la 25-a de februaro 1904 ĝi iĝis federacia teritorio de Brazilo kaj je la 15-a de junio 1962 ĝi akiris la statuson de ŝtato.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]Ekzistas malgranda movado kaj gastiganto de Pasporta Servo en Rio Branco.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|