Abdullah Öcalan
Abdullah Öcalan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Abdullah Öcalan | ||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1949 (75-jaraĝa) en Ömerli | |
Etno | kurdoj vd | |
Lingvoj | kurda • turka vd | |
Loĝloko | Imrali vd | |
Ŝtataneco | Turkio vd | |
Alma mater | Ankara University Faculty of Political Science (en) Ankara Universitato vd | |
Partio | Kurdistana Laborista Partio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Mehmet Öcalan (en) , Fatma Öcalan (en) kaj Osman Öcalan (mul) vd | |
Edz(in)o | Kesire Yıldırım (en) (1978–) vd | |
Parencoj | Dilek Öcalan (en) (nevino) Ömer Öcalan (en) (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto aktivulo verkisto politikologo vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Abdullah ÖCALAN [oĝalan] (naskiĝinta la 4-an de aprilo 1948 en Ömerli, Şanlıurfa en sudorienta Turkio) estas kurda politikisto kaj eksa partiestro de la Kurdistana Laborista Partio (PKK).
Abdullah Öcalan junaĝis en malriĉa kamparana familio en la urbo Urfa. Li politike edukiĝis dum sia studado en Ankaro. Öcalan estas fondinto kaj iama gvidanto de la Kurdistana Laborista Partio (PKK), estigita en 1978. Post la militista puĉo en Turkio en 1980 li devis fuĝi eksterlanden kaj vivis dum multaj jaroj ekzile en Damasko en Sirio, sed kiam Turkio ekde 1998 premis Sirion, Öcalan devis serĉi alian azilon. Multaj landoj rifuzis akcepti lin, interalie Rusio, Svedio, Italio kaj Germanio.
La 15-an de februaro 1999, Öcalan estis kaptita en Najrobio, ĉefurbo de Kenjo, havanta falsan kipran pasporton, kaj turka sekurec-servo prenis lin al Turkio. Ekde tiam li estas malliberigita kaj strikte gardata en la turkia prizona insulo Imrali en la Marmara maro. En junio 1999 li estis post juĝproceso kondamnita al mortpuno pro ŝtatperfido, separismo kaj murdo. Tamen post politika premo de (ĉefe) Eŭropa Unio, Turkio abolis mortopunon dum pactempo, kaj lia mortkondamno estis konvertita al dumviva malliberigo.
Abdullah Öcalan gvidis la PKK per diktatora brutaleco. Multaj kritikantoj aŭ malsamopiniantoj estis murditaj de propraj partianoj.