Anatolio
Anatolio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
duoninsulo [+] | |||
Lando | Turkio | ||
- koordinatoj | 39° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo)3935Koordinatoj: 39° 0′ 0″ N, 35° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Ararato [+] | ||
Akvokolektejo | 756 000 km² (75 600 000 ha) [+] | ||
Areo | 756 000 km² (75 600 000 ha) [+] | ||
Anatolio | |||
Vikimedia Komunejo: Anatolia [+] | |||
Anatolio (greke ανατολή, turke Anadolu) estas la azia parto de hodiaŭa Turkio, kun sia centro en la malmara anatolia altebenaĵo de Turkio. Pro sia oportuna geografia situo, ĝi ĉiam estis ekonomie kaj kulture prospera regiono. Anatolio estis laŭvice la kerno de la greka kaj kristana bizanca imperio, la turka kaj islama otomana imperio kaj nun la turka kaj moderna nacio Turkio. Historie, la mondparto en la antikva tempo estis nomata Malgrand-Azio (paŭso de la greka Μικρά Ασία kaj la latina Asia Minor): Tamen la helenisme influita Malgrand-Azio akcentis aparte la apudmarajn regionojn de nuna Turkio, dum Anatolio en nuna lingvouzo akcentas precipe la malmaran centran parton de nuntempa Turkio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio de Anatolio troviĝas inter la maroj Nigra norde, Marmara kaj Egea okcidente, kaj Mediteraneo sude kaj sudokcidente. Centran parton okupas Anatolia plataĵo, kiu estas barita de Pontika montaro (laŭ la bordregiono de Nigra Maro), Taŭrusa montaro (ĉe la Mediteraneo) kaj Armena Plataĵo (oriente).
Gediz (Turke: Gediz Nehri, Turka prononco: [ˈɡediz]) estas la dua plej granda rivero en Anatolio, kiu fluas en la Egean Maron.
Geografiaj elementoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]- 3-a jarmilo a.K. - Enradikiĝis hindeŭropaj triboj - Lukianoj, Nesitoj, k.a.
- 2-a jarmilo a.K. - Troviĝis centre kaj oriente la Hitita imperio. Apud la Dardaneloj troviĝis la urbo Trojo.
- 1-a jarmilo a.K. - Ekzistis Reĝlando Frigio. La okcidenta marbordo estas la greka lando Ionio.
- 4-a jarcento a.K. - Estis parto de la imperio de Aleksandro la Granda.
- 3-a jarcento a.K. (de 278 a.K.) - Keltaj triboj venis el Trakio kaj invadis Anatolion; ili ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Ankaro, kiu iĝis nomita Galatio.
- 2-a jarcento a.K. - Estis parto de la Romia imperio.
- 395 p.K. - Okazis la duoniĝo de Romio; Anatolio iĝis sub la orienta duono (t.e. Bizancio).
- Ĝis la 11-a jarcento p.K. - Estis la kerno de Bizanca imperio.
- 11-a jarcento - Anatolio estis konkerita de Selĝukoj. Komenciĝis enmigro de turkaj triboj, kiu ĉefrolis en la sekva etno-kultura formigo de la regiono.
- 14-a jarcento - Estis konkerita de otomanaj turkoj (Vidu Osmanidan imperion).
Etne, Anatolio antaŭ 3000 jaroj estis plene de hindeŭropaj etnoj, la hititoj kaj trojanoj estinte la plej famaj. Post Aleksandro la Granda, Anatolio grekiĝis kaj poste kristaniĝis, fariĝinte la koro de la bizanca imperio. De 1000 al 1453, la turkoj konkeris Anatolion, kiu turkiĝis kaj islamiĝis kaj fariĝis la koro de la otomana imperio.
De la tempo de Konstantino ĝis la tempo de Kemal Atatürk, Anatolio estis regita de Konstantinopolo.
Anatolio sub Romio
[redakti | redakti fonton]Jen la provincoj de Anatolio sub la Romia Imperio:
- Asia - Bithynia et Pontus - Galatia - Lycia et Pamphylia - Pamphylia - Kilikio (Cilicia) - Kapadokio (Cappadocia)
Vidu ankaŭ Eolio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ponto (geografio)
- Aĝario
- Listo de etnoj
- Mezoriento, Diskuto:Mezoriento
- Kojnoskribo
- Taleso, Vikipediista diskuto:Rob Hooft
- Alta montaro
- Anatolia gregohundo
- Tertremo
- Plata tektoniko
- Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj
- Sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj
- Sabahat Akkiraz (antatolia popolmuzika kantistino)