Chigny VD
- La mallongigo VD en Chigny VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chigny. |
Chigny | |
---|---|
Blazono de Chigny | |
Vitejo en Chigny | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Morges |
Koordinatoj | 46° 31′ 11″ N 6° 28′ 38″ O / 46.51972 °N, 6.47722 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 11″ N 6° 28′ 38″ O / 46.51972 °N, 6.47722 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 331 |
Areo | 0,90 km² |
Alteco | 445 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1134 |
Komunumkodo | 5628 |
Situa mapo de Chigny | |
Chigny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 331 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Chigny situas du kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Morges tri kilometrojn norde de la Lago Lemano en la arbara valo de la rivero Morges, kiu formas la okcidentan komunumlimon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chigny kaj La Vogeaz, kaj la setlejoj La Motte kaj La Morgette.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,90 km², de kiuj 5,6% estas kovritaj de arbaro, 74,4% servas por agrikulturo kaj 16,7% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Chigny limas en nordo al Vufflens-le-Château, en oriento kaj sudo al Morges, en sudsudokcidento en unu punkto al Tolochenaz, kaj en okcidento al Lully.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Chigny situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 1 kilometron sude de la komunumo apud Morges. Tra Chigny pasas konekta vojo de Morges al Vufflens-le-Château. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio de Bière al Morges la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Chigny datiĝas el la jaro 1221 kiel Chinie. Dum mezepoko Chigny apartenis al la Senjorujo Vufflens, kiu sub la berna regado ĝis la Helveta Revolucio de 1798 apartenis al la Voktejo Morges, kiu poste fariĝis distrikto. Eklezie ĝi apartenis ĝis 1544 al la Paroĥo Joulens kaj ek de tiam al la Paroĥo Vufflens-le-Château.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Chigny
- Chigny (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chigny – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|