Cheseaux-Noréaz
Cheseaux-Noréaz | |
---|---|
Blazono de Cheseaux-Noréaz | |
Kastelo Champittet en Cheseaux-Noréaz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Vaŭda Nordĵuraso |
Koordinatoj | 46° 47′ 4″ N 6° 40′ 35″ O / 46.78444 °N, 6.67639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 4″ N 6° 40′ 35″ O / 46.78444 °N, 6.67639 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 656 |
Areo | 6,03 km² |
Alteco | 500 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1400 |
Komunumkodo | 5909 |
Mapo de Cheseaux-Noréaz | |
Cheseaux-Noréaz estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 656 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cheseaux-Noréaz situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo inter Yverdon-les-Bains kaj Yvonand. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Champ Pittet, Cheseaux kaj Noréaz, kaj diversaj izolitaj bienoj. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,03 km², de kiuj 51,1% estas kovritaj de arbaro, 26,9% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cheseaux-Noréaz limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en oriento al Yvonand, en nordoriento al Villars-Epeney, en sudo al Cuarno, kaj en okcidento al Yverdon-les-Bains.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Cheseaux-Noréaz pasas en nordo la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon kaj la fervojolinio de Payerne al Yverdon, kiu tamenen ambaŭ ne tuŝas la setlejojn de la komunumo, kaj ne estas stacidomo sur la komunuma teritorio. Tra la komunumaj setlejoj kondukas konekta vojo de Yvonand al Yverdon-les-Bains. Pere de buslinio al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cheseaux datiĝas el la jaro 1147 kiel Chesaut kaj de Noréaz el la jaro 1177 kiel Nobraia. Dum mezepoko Cheseaux kaj Noréaz apartenis al la Priorujo Vautravers kaj la Senjorujo Belmont. La komunumo estiĝis en la jaro 1798 per kunigo de Cheseaux kaj Noréaz. En la jaro 1975 en Cheseaux-Noréaz estis malfermita la centro pri supera sekundara instruado de la Nordo Vaŭda (Cessnov = Centre d'enseignement secondaire supérieur du Nord vaudois), kiu estas grava studocentro kun pli ol 1000 gelernantoj.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Philippe Heubi: Cheseaux-Noréaz en Historia Leksikono de Svislando (2005-22-2)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cheseaux-Noréaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)