Chéran
Chéran | |
---|---|
Chéran en urbo Ecole
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Francio |
Longeco | 53,7 km |
Akvokolekta areo | 350 km² |
Averaĝa trafluo | 7,77 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Verrens-Arvey |
- Alteco super marnivelo | 1 420 m |
- Koordinatoj | 45° 40′ 49″ N, 6° 15′ 27″ O (mapo)45.6802777777786.2575 |
Enfluejo | Fier |
- Alteco | 312 m |
- Koordinatoj | 45° 53′ 11″ N, 5° 56′ 0″ O (mapo)45.8863888888895.9333333333333 |
Geografio | |
Trairataj urboj | La Motte-en-Bauges, Alby-sur-Chéran, Rumilly |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Rojo de Bellecombe, Nant de l'Eau Salée, Nant des Bornières |
- Maldekstraj | Rojo d'Aillon, Rojo de Saint-Francois, Dadon, Nephaz |
Chéran (prononcu [ŝerã]) estas rivero fluanta en la francaj departementoj Savoie kaj Haute-Savoie. Ĝi estas maldekstra alfluanto de rivero Fier, do subalfluanto de Rodano.
La pli granda parto de ĝia akvokolekta areo situas en la Regiona Naturrezervejo de la Montmasivo Bauges.
Ĝi fontas en franca departemento de Savoie, en montmasivo Bauges; ĝi estas unu el la rojoj defluantaj la okcidentajn deklivojn de monto Pointe de Sambuy (iuj al 2000 m de alteco), sur la komunumoj Jarsy, Clery kaj Verrens-Arvey. Ĝi poste fluas nord-okcidenten orte al la direkto de la montaj krestoj de tiu-ĉi masivo.
Ĝi trafluas École, La Compôte, Le Châtelard, La Motte-en-Bauges, Lescheraines, Arith, Bellecombe-en-Bauges.
Ĝi poste akvumas komunumojn de Haute-Savoie: Allèves, Cusy. Gruffy, Héry-sur-Alby, Mûres, Alby-sur-Chéran, Saint-Sylvestre Marigny-Saint-Marcel, Boussy.
Ĝi faras limon inter Sales kaj Rumilly, kie ĝi sinĵetas al Fier.
La trafluo de Chéran regule varias inter 12,5 m³/s (en aprilo) kaj 3,59 m³/s en aŭgusto. Dun sekeco, ĝi magriĝas ĝis 0,56 m³/s, sed en kazo de ŝvela akvo, ĝi preterpasas 200 m³/s: oni mezuris trafluon de 250 m³/s la 1-an de oktobro 1960 en Allèves.
Rivero Cheran estas konata enhavi buletojn da oro. Oni tion trovas ĉefe apud Alby sur Céran kaj Cussy. Legendo asertas, ke tiu oro devenus el la trezoro de la Templanoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Pri Chéran, el "123 Savoie" Arkivigite je 2009-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- france Oficiala paĝaro pri Chéran Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- france Cheran en la retpaĝo de SANDRE