[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Grado de Celsio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Celsia grado)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Grado (apartigilo).
Grado Celsia
(rilato inter celsia kaj kelvina temperaturoj)
derivita mezurunuo de Internacia sistemo de unuoj • mezurunuo de Internacia Sistemo de Unuoj kun speciala nomo • mezurunuo de temperaturo • derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro • mezurunuo sen norma konverto al Internacia Sistemo de Unuoj • unit of Celsius temperature
Fizika grando Temperaturo
Simbolo °C
Nuna difino
Dato de difino 1743
vdr
Celsia termometro indikas la temperaturon −17 °C
  •  Landoj kiuj uzas Fahrenheit ( ).
  •  Landoj kiuj uzas kaj Fahrenheit ( ) kaj Celsius ( °C).
  •  Landoj kiuj uzas Celsius ( °C).
  • Grado de Celsiocelsia grado ( °C) estas mezurunuo de temperaturo, nomita laŭ la sveda astronomo Anders Celsius (Celsio), kiu unue proponis ĝin en 1742.

    De 1774 ĝis 1954 la celsia grado estis difinita kiel centono de la diferenco inter la temperaturoj de la bolpunkto kaj frostopunkto de akvo ĉe la normala aerpremo je 1 atmosfero. La celsia skalo estas lineara inter 0 °C kaj 100 °C, kaj estas same lineare pluigata ekster tiun intervalon. Ĉi tiu difino plu estas komune uzata, interalie en la mezlernejoj.

    La limoj de la likva fazo de akvo, kiujn uzas tiu difino, dependas je la atmosfera premo, kio ne estas eleganta maniero difini. Por eviti tion en la moderna difino oni ŝovis la nulon de la celsia skalo tiel, ke la temperaturo de la triobla punkto de akvo egalu 0,01 °C, konservante la paŝon de la skalo celsia egala al la paŝo de la skalo kelvina (t.e. la temperaturoj kiuj diferencas je 1 K egale diferencas je 1 °C); rezulte la skaloj celsia kaj kelvina estas ŝovitaj unu rilate al la alia je 273,15 unuoj.

    La originala skalo de A. Celsio havis direkton inversan ol la moderna skalo celsia: ĝi havis nulon je la bolpunkto, kaj 100 gradojn je la frostopunkto.

    Pluraj sciencistoj, inter ili Karolo Lineo, rekomendis inversigi la skalon laŭ nia nuna maniero; menciindas ke sendepende de Celsio franca fizikisto Jean-Pierre Christin prezentis en 1743 termometron kun la nulo je la frostopunkto kaj 100 gradoj je la bolpunkto[1].

    En tiu formo la celsia skalo iĝis kutima temperatura skalo en multaj landoj (notinda escepto estas Usono, kie la kutima temperatura skalo por nefaka uzado estas tiu farenhejta).

    Celsiaj temperatur-konvertaj formuloj
    Konverti el la sistemo al la sistemo Formulo
    kelvina celsia °C = K − 273,15
    celsia kelvina K = °C + 273,15
    celsia farenhejta = ( °C × 9/5) + 32
    reomira celsia °C = °R × 1,25

    Internacie dum kelka tempo ekzistis hezito, ĉu oni nomu la celsian gradon «centezimala» aŭ «centuma» (angle centigrade) — ambaŭ terminoj estas konfuzaj kaj ambiguaj — aŭ «celsia» (germane Grad Celsius, ruse градус Цельсия) laŭ la propono de Jöns Jacob Berzelius (1824). Fine en 1948 la «9-a Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj» rekomendis nomis ĝin laŭ Celsio.

    La notacio

    [redakti | redakti fonton]

    La celsia grado estas kutime skribata per la gradsigno (superlinia ringeto °), seninterspace sekvata de majuskla C; Unikodo entenas ĉi tiun signokombinon ĉe la signonumero U+2103 (℃), tamen malmultaj tiparoj ĝin disponigas.

    BIPM rekomendas, ke kiel ĉe aliaj mezuroj (tamen esceptante ĝuste la signojn por grado, minuto kaj sekundo!) estu interspaco inter la nombro kaj la unuo. Do laŭ BIPM «37 gradoj celsiaj» skribendas kiel 37 °C (kaj malsimile ol ekz-e 37° 12′ 5″). Naciaj normoj povas diferenci disde la rekomendoj de BIPM.

    La celsia grado estas uzata nur por absolutaj temperaturoj, ne por temperatur-diferencoj;[Dubinda teksto] tie oni uzas simple la kelvinon (kies absolutaj unuoj diferencas same kiel la celsiaj) aŭ, pli frue, simple la "grado", mallongigata per "grd".

    Cirkla termometro
    Anders Celsius

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Mercure de France (1743): MEMOIRE sur la dilatation du Mercure dans le Thermométre. Chaubert; Jean de Nully, Pissot, Duchesne, Paris. pp. 1609–1610.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]