Celorico da Beira
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Celorico da Beira (stacidomo). |
Celorico da Beira | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1185 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 6360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 693 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 31 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 7° 24′ U (mapo)40.633333333333-7.4Koordinatoj: 40° 38′ N, 7° 24′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 247,22 km² (24 722 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Celorico da Beira [+] | |||
Celorico da Beira estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 4 600 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Guarda, en la antaŭa provinco de Beira Alta, kaj nuntempe inkludita en la subregiono Beiras e Serra da Estrela de la Centra regiono.
Ĝi estas la sidejo de la municipo Celorico da Beira, kun 247,22 km² de areo kaj 7 693 loĝantoj (2011), subdividita en 16 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Trancoso, nordoriente kun Pinhel, sudoriente kun Guarda, sudokcidente kun Gouveia kaj okcidente kun Fornos de Algodres.
La urbeto estas je 23 km da Guarda, 48 km de Viseu kaj 334 km de Lisbono. Ĝi famas aparte pro la produktado de la populara fromaĝo Serra da Estrela.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (dolmeno), en la epoko de kastrumoj (Turduloj) kaj dum la Romia Imperio. De visigotoj kaj islamanoj ne estas tiom da restaĵoj.
La rivero Mondego markis la historion de la municipo. Pro sia strategia loko, Celorico da Beira profitis el sia defenda karaktero. Plej frua loĝado okazis en epoko de Turduloj (500 a.n.e.). Kelkaj historiistoj sugestas fondon de Celorico da Beira ĉirkaŭ 2000 jaroj a.n.e. fare de Brigo. Kaj romianoj, visigotoj kaj araboj loĝis en la teroj de la municipo. Ĉeeston de romianoj atestis la ekzistado de pecoj de romia vojo. La komplekso de la kastelo montras la strategian gravon de la loko por la defendo kontraŭ la atakoj el Kastilio. Krome, ankaŭ la kasteloj de Linhares da Beira kaj de Celorico helpis en la defenda strategio de la teritorio de la areo. La reĝo D. Afonso la 1-a havigis la unuan foruon, kiu estis konfirmita de D. Afonso la 2-a en 1217. La kategorion de vila (urbeto) kaj la novan foruon havigis D. Manuelo la 1-a en 1512.
La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 16 700 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis ĉirkaŭ 6 000; tio estas, oni perdis multe pli ol duonon.
Submunicipoj
[redakti | redakti fonton]Celorico da Beira havas la jenajn fregeziojn:
- Açores e Velosa
- Baraçal
- Carrapichana
- Casas do Soeiro
- Celorico (São Pedro e Santa Maria) e Vila Boa do Mondego
- Cortiçô da Serra, Vide Entre Vinhas e Salgueirais
- Forno Telheiro
- Lajeosa do Mondego
- Linhares
- Maçal do Chão
- Mesquitela
- Minhocal
- Prados
- Rapa e Cadafaz
- Ratoeira
- Vale de Azares
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de Celorico da Beira
- Preĝejo de Santa Maria
- Casa do Mundo Rural de Prados
- Natura Parko de Serra da Estrela, ĉefe en Linhares da Beira
- Pilorioj de Açores kaj de Forno Telheiro
- Dolmeno Arquinha da Moura en Lajeosa do Mondego
- Kastelo, Manuelina Fenestro en Rua do Passadiço, pilorio kaj preĝejo de Nossa Senhora da Assunção de Linhares da Beira
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La kastelo super la urbeto.
-
Ĉefturo de la kastelo.
-
La preĝejo.
-
Pilorio de Forno Telheiro.
-
Ĉefturo de la kastelo de Linhares.
-
Linhares da Beira.
-
Linhares da Beira.
-
Linhares da Beira.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Município de Celorico da Beira en CMCB (on-line)
- Junta de Freguesia de Santa Maria — Celorico da Beira Arkivigite je 2014-05-31 per la retarkivo Wayback Machine en JFSM (on-line)
- Birdobservado en Celorico da Beira
- GeObserver
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Celorico da Beira en la portugala Vikipedio.