Castelao
Alfonso Daniel Manuel Rodríguez CASTELAO (Rianxo, 29a de januaro 1886 - Bonaero, 7a de januaro 1950), konata simple kiel Castelao, estis hispana rakontisto, eseisto, dramaturgo, desegnisto, kuracisto kaj politikisto. Li estas konsiderata unu de la patroj de la galega naciismo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Estante infano, li migris kun siaj gepatroj al Argentino, sed la familio baldaŭ revenis al Galegio kaj li studis medicinon inter 1903 kaj 1909 en la Universitato de Santiago de Compostela. Kiel artisto, li ekkarieris kiel desegnisto kaj karikaturisto jam en la 1900-aj jaroj. En 1910 li specialiĝis en Santiago en obstetriko kaj poste instaliĝis en sia denaska Rianxo. Dum tiu periodo li kunlaboris en gazeto El Barbero Municipal (1910-1914), per kio li atakis la tradician galegan reĝimon de kacikismo; li eniris en la loka politiko ene de la Konservisma Partio.
En 1912 li aliĝis al la rura movado Galega Movado, estrita de la pastro Basilio Álvarez; la 19an de oktobro samjare, li edziĝis al Virxinia Pereira. Tiuepoke li kunlaboris en gazetoj, kiel El Liberal, El Gran Bufón, La Ilustración Gallega y Asturiana, Mi Tierra, Suevia, La Voz de Galicia de Bonaero, dum li populariĝis pri siaj karikaturoj. Ekde 1914 li suferis problemojn ĉe la vidkapablo. Ekde 1916 li kunlaboris kun la galega kultura movado Irmandades da Fala, Ekde 1918 li kunlaboris kun ĉeftendenca ĵurnalo madrida El Sol. Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li disvastigis siajn kulturajn kontribuojn pere de la galega gazeto Nós.
Li estis deputito en la parlamento de la Dua Hispana Respubliko, kaj kunfondinto de la Partido Galeguista. El oktobro 1934 ĝis septembro 1935 li estis ekzilita en Ekstremaduro. En februaro 1936 li estis elektita denove deputito en la kandidataro de la Popola Fronto. Tiukadre li aktive partoprenis en la kampanjo pro la jaso al la Statuto de Aŭtonomeco de Galegio, kiu estis aprobita per referendumo la 28an de junio 1936. Tri semajnojn poste startis la Hispana Enlanda Milito (1936-1939) kaj poste li formis parton de la hispanrespublika registaro en la ekzilo. Li loĝis en ekzilo en Parizo kaj en Ameriko; li mortis en Argentino, kiel multaj galegoj.
Literatura verkaro
[redakti | redakti fonton]Rakontado
[redakti | redakti fonton]- Un ollo de vidro. Memorias dun esquelete (1922). Galaxia, 1971. ISBN 978-92-0316-053-7
- Cousas (1926, 1929). Galaxia, 1999. ISBN 978-84-8288-312-0
- Os dous de sempre (1934). Galaxia, 2004. ISBN 978-84-8288-741-8
- Retrincos (1934). Galaxia, 2014. ISBN 978-84-8288-742-5
Teatro
[redakti | redakti fonton]- Os vellos non deben de namorarse (ludita en 1941, publikigita en 1953). Galaxia, 2004. ISBN 978-84-8288-740-1
Eseoj
[redakti | redakti fonton]- Diario 1921 (1921). Galaxia, 1977. ISBN 978-84-7154-262-5
- As cruces de pedra na Bretaña (1930). Galaxia, 1992. ISBN 978-84-7154-856-6
- Sempre en Galiza (1944). Akal, 1984. ISBN 978-84-7339-267-9
- As cruces de pedra na Galiza (1950). Akal, 1990. ISBN 978-84-7600-557-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Museo Castelao
- Fondaĵo Castelao
- Katalogo Castelao. Castelao en la Muzeo de Pontevedra Arkivigite je 2017-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografio en la retejo de la Muzeo de Pontevedra Arkivigite je 2017-08-17 per la retarkivo Wayback Machine