Coscurita
Coscurita | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42216 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 66 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 26′ N, 2° 29′ U (mapo)41.434722222222-2.4755555555556Koordinatoj: 41° 26′ N, 2° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 964 m [+] | ||
Areo | 55 km² (5 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Coscurita [+] | |||
Coscurita [koskuRIta] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Almazán en la sudcentro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 54,96 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 43 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Almazán, Viana de Duero, Nepas, Escabosa de Almazán, Frechilla de Almazán, Soliedra, Adradas kaj Morón de Almazán. Ĝi enhavas la loĝlokojn Bordejé, Centenera, Coscurita, Neguillas kaj Villalba.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Meze de la 19-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Bordejé, Centenera del Campo, Neguillas kaj Villalba.
Ĝi havis fervojan stacion el 1895 ĝis 1985.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Centenera del Campo.
-
Preĝejo de Neguillas.