6708 Bobbievaile
6708 Bobbievaile | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 6708 Bobbievaile |
Aliaj nomoj | 1989 AA5; 1979 PF ; 1989 CM9; 1994 LB |
Nomita laŭ | Bobbie Vaile vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert H. McNaught |
Dato de malkovro | 4-a de januaro 1989 |
Loko de malkovro | Coonabarabran (Aŭstralio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
365,868 Gm (2,446 AU) 299,521 Gm (2,002 AU) 432,215 Gm (2,889 AU) |
Discentreco | 0,1813 |
Meza anomaliangulo | 41,548° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 12,075° |
Periodo | 1397,001 tagoj (3,825 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,05 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
115,796° |
Argum. de periapsido | 193,494° |
Terdistanco - Minimuma |
148,120 Gm (0,99012 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 9,23 ± 0,02 km Ĉefa korpo : 8,02 ± 0,02 km |
Rotacia periodo | 0,5142 tago (12,3415 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,103 ± 0,02 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,21 |
6708 Bobbievaile estas malgranda, ne tre hela duopa asteroido, malkovrita la 4-an de januaro 1989 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).
Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso. Ĝia rotacia periodo estis komence taksita je 8,221 horoj; novaj observoj establis la periodon al 12,3415 horoj.[1]
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la aŭstralia astrofizikistino Roberta (Bobbie) Vaile (1959–1996), profesorino pri fiziko ĉe la Universitato de Okcidenta Sidnejo. Ŝi partoprenis al la Projekto Fenikso en la kadro de SETI. Ŝi forpasis pro cerba tumoro.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita de D. Pray, W. Brookfield, K. Hornoch, P. Kušnirák, P. Pravec, V. G. Chiorny, Yu. Krugly, M. Husarik, M. Pikler, F. Marchis, B. Macomber, M. Kislak, J. Vilagi, kaj Š. Gajdoš sur observoj de ĝia luma kurbo inter la 16-a de aprilo kaj la 3-a de majo 2009 elde la observatorioj de Carbuncle Hill, Ondřejov, Kharkiv, Skalnaté Pleso, Lick kaj Modra, kaj anoncita la 7-an de majo 2009.
Tiu satelito havas diametron de 4,57 km kaj ĝia orbita periodo estas 24,7 horoj (1,029 tago). Ĝia orbita granda duonakso estas taksata al 19 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (6708) Bobbievaile; paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle Elektronika telegramo 1794 de Internacia Astronomia Unuiĝo
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6707 Shigeru | 6708 Bobbievaile | 6709 Hiromiyuki |